Duonreta pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duonreta pluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius Charadrius
Specio: Duonreta pluvio Charadrius semipalmatus
Bonaparte 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Duonreta pluvio (Charadrius semipalmatus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Plenkreskuloj havas grisbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra kolstrio. Ili havas brunan kapon, blankan fronton kaj nigran okulmaskon kiu ĉirkaŭas tiun. Ankaŭ la gorĝo estas blanka kaj sekvas per ringostrio super la nigra. La beko estas dika, mallonga, oranĝa ĉebaze kaj nigra ĉepinte. La kruroj estas ruĝoranĝaj.

Ties reprodukta medio estas malfermaj ebenaĵoj kaj strandoj en norda Kanado kaj Alasko. Ili faras neston surplanke en malferma senplanta areo.

Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordo el suda Usono ĝis la Patagonio. Ili estas tre raraj vagantoj ĝis okcidenta Eŭropo, sed tiu aspekto estas malfacile klarigebla ĉar estas malfacile diferencigi ilin disde la tre simila Granda pluvio de Eŭrazio. Tiu ĉi birdo similas ankaŭ kun la Kripluvio sed ĝi estas multe pli malgranda (17 cm longaj) kaj havas nur unu strion. La vorto "duonreta" kiu estas ankaŭ en la scienca nomo rilatas ties parte retecajn piedojn.

Tiuj birdoj manĝas en strandoj, tajdaj ebenaĵoj, kotejoj kaj kamparo, kutime per rigardo kaj tekniko de kurado plus halto. Ili manĝas insektojn, krustulojn kaj vermojn. Dum altaj tajdoj ariĝas samspecie kaj kun aliaj vadbirdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]