Sklerofila vegetaĵaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dur-folia vegetaĵaro)
Saltu al: navigado, serĉo
Finboso en Sud-Afriko.

Sklerofila vegetaĵarodur-folia vegetaĵaro estas tipo de vegetaĵaro kiu havas durajn foliojn kaj mallongajn internodojn (la distanco inter folioj laŭlonge de la tigo). La termino devenas el la greka sklero (dura) kaj filon (folio).

Sklerofilaj plantoj troviĝas en multaj partoj de la mondo [1], sed estas plej tipaj en la ĉaparalaj vegetaĵaroj. Ili estas superregantaj tra okcidenta kaj suda Aŭstralio, en la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiu kovras la mediteranean regionon, la kaliforniajn ĉaparalojn, la ĉiliajn matoralojn, kaj la Kabprovincon de Sud-Afriko.

Aŭstralia arbedaro[redakti | redakti fonton]

Arbedaro apud Eagle Bay [Igl’ Bej] , Okcidenta Aŭstralio.

La plejmultaj areoj de la aŭstralia kontinento kiuj kapablas subteni lignecajn plantojn estas okupitaj de sklerofilaj komunumoj kiaj arbaroj, savanojerikejoj. Komunaj plantoj inkludas Proteaceae (Grevillea, Banksia kaj Hakea), melaleŭko, akacio, Boronia, kaj la eŭkaliptojn. La plej komunaj sklerofilaj komunumoj en Aŭstralio estas savanoj dominataj de poacoj kun supra etaĝo de eŭkaliptoj kaj akacioj. Akacio, speciale mulga-arbedaroj kovras vastajn areojn. Ĉiuj la dominantaj supr-etaĝaj akacio-specioj kaj plimulto de la subarbaraĵaj akacioj havas adaptaĵon ĉe kiu la folioj estas reduktitaj al filodoj kiuj tute konsistas el folitigoj [2]. Multaj plantoj el la sklerofilaj duonarbaroj kaj arbedaroj ankaŭ produktas foliojn kiuj ne estas manĝeblaj de herbovoruloj per enŝlosado de toksikaj substancoj por klopodi de protekti tiujn longvivantajn foliojn. Tiu trajto estas speciale perceptebla ĉe la eŭkaliptaj kaj Melaleuca-specioj kiuj posedas oleajn glandojn en iliaj folioj kiuj produktas malbongustan volatilan oleon kiu igas ilin neuzeblaj por plimulto de la herbovoruloj [3]. Tiu trajto igas ke plimulto de la lignecaj plantoj en tiuj maldensarbaroj altgrade estas nemanĝeblaj por la brutaro [4]. Tial gravas el paŝtada vidpunkto ke la duonarbaroj subtenu pli-malpli kontinuan tavolon de subarbaraĵo dominata de gresoj. Sklerofilaj arbaroj kovras multe pli malgrandan areon de la kontinento, estante limigata al relative alt-precipitaĵaj situoj. Ili havas eŭkalipan kanopeon (10 ĝis 30 metroj) kun subarbaraĵo ankaŭ estante dur-folia. Sekaj kserofilaj arbaroj estas la plej komuna arbaro-tipo en la kontinento, kaj kvankam ĝi ŝajnas senfruktodona, sklerofila arbaro estas tre diversa. Ekzemple, studaĵo pri sklerofila vegetaĵaro en Seal Creek [Si:l kri:k], Viktorio, trovis 138 speciojn[5]. Eĉ malpli vastaj estas humidaj sklerofilaj arbaroj. Ili havas pli altan kanopeon, 30 metroj aŭ pli (tipe Eucalyptus regnans, Eucalyptus delegatensis, Eucalyptus obliquaEucalyptus viminalis, kaj mol-folia, sufiĉe densa subarbaraĵo de arba filiko estas komunaj). Ili bezonas altan precipitaĵon — minimume 1000 mm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la sklerofilaj arbaroj en la mondo.

Sklerofilaj plantoj ĉiuj estas parto de specifa medio kaj tute ne estas nov-venintoj. En la tempo de la eŭropa setlejiĝo, sklerofilaj arbaroj apartenis al plejgranda parto de la arbarkovrataj areoj.

Plimulto de la arbarizitaj partoj de nuntempa Aŭstralio estas estintaj sklerofile superregataj kiel rezulto de la ekstrema aĝo de la kontinento kombinite kun la uzado de fajro de la indiĝenaj aŭstralianoj. Profunda veterdisfalo de la terkrusto dum multaj milionoj da jaroj ellavis la kemiaĵojn el la roko, postlasante la aŭstralian grundojn nesufiĉaj pri nutraĵaj elementoj, speciale pri fosforo. Tiaj nutraĵ-nesufiĉaj grundoj subtenis nesklerofilajn plantokomunumojn aliloke en la mondo, kaj tiel faris antaŭ la alveno de la homo. Tamen tiaj nesufiĉaj grundoj ne kapablas subteni la nutraĵ-elementajn perdojn kiuj kunigas kun ripetaj fajroj kaj la vegetaĵaro estas rapide anstataŭita de sklerofilaj specioj sub tradiciaj indiĝen-aŭstralianaj fajroreĝimoj. Kun la finiĝo de la tradicia fajra senveprigo, nesklerofilaj specioj estas rekoloniigintaj la sklerofilajn biotopojn en multaj partoj de Aŭstralio. La ĉeesto de toksikaj substancoj kombine kun malalta karbono/nitrogeno proporcio kaŭzas longvivantecon de la folioj kaj branĉoj de sklerofilaj specioj en la litiero [6], kaj povas konduki al granda amasigo de litiero en duonarbaroj [7][8]. La toksikaj substancoj en multaj specioj, speciale eŭkalipta specioj, estas volatilaj kaj ekflamiĝemaj kaj la ĉeesto de grandaj akumulaĵoj de ekflamiĝema litiero, kune kun herbeja subarbaraĵo, kuraĝigas fajron [9].

Ĉiuj aŭstraliaj sklerofilaj komunumoj estas neimunaj kontraŭ fajro kun variaj frekvencoj kaj multaj el la lignecaj plantoj de tiuj duonarbaroj estas disvolvintaj adaptaĵojn por postvivi kaj minimumigi la efikojn de fajro [10].

Sklerofilaj plantoj ĝenerale estas sufiĉe rezistemaj kontraŭ sekaj cirkonstancoj, farinte ilin sukcese en areoj de sezone variebla precipitaĵo. En Aŭstralio, tamen, ili disvolviĝis responde al la malalta nivelo de fosforo en la grundo — efektive, multaj aŭstraliaj indiĝenaj plantoj ne povas toleri pli altajn nivelojn de fosforo kaj mortos se oni sterkas nekorekte. La folioj estas duraj kaŭze de lignino, kiu malhelpas velkadon kaj permesas al plantoj kreskadon eĉ kiam ne estas sufiĉe da fosforo por substanca ĉelokreskado.[11].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle C. Michael Hogan. 2010. Leather Oak, Quercus durata. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and Environment. Washington DC
  2. angle Simmons, M. 1982 : Acacias of Australia. Thomas Nelson, Melbourne
  3. angle Florence, R. G. 1996 : Ecology and silviculture of eucalypt forests. CSIRO Publishing, Collingwood.
  4. angle Mott, J. J., and J. C. Tothill. 1984 : Tropical and subtropical woodlands. in : G. N. Harrington and A. D. Wilson, editors. Management of Australia's Rangelands. CSIRO Publishing, Melbourne
  5. angle Parsons R. F.; Cameron D .G. (1974). "Maximum Plant Species Diversity in Terrestrial Communities", gazeto : Biotropica, volumo : 6, numero : 3, paĝoj : 202. COI:10.2307/2989653
  6. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp., p. 2
  7. angle White, M. E. 1986. The Greening of Gondwana. Reed Books, Frenchs Forest, Australia.
  8. angle Flannery, T. 1994. The future eaters. Reed New Holland, Frenchs Forest, Australia.
  9. angle Burrows, W. H., J. O. Carter, J. C. Scanlan, and E. R. Anderson. 1990. Management of savannas for livestock production in north-east Australia: contrasts across the tree-grass continuum. Journal of Biogeography 17:503-512.
  10. angle Harrington, G. N., M. H. Friedel, K. C. Hodgkinson, and J. C. Noble. 1984 : Vegetation ecology and management. in G. N. Harrington and A. D. Wilson, editors. Management of Australia's Rangelands. CSIRO Publishing, Melbourne. angle
  11. angle Major R. 2003 : Sclerophyll forests, Australian Museum

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 481-482. ISBN 2-271-05816-3