Duran Duran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duran Duran
Koncerto de Duran Duran
Koncerto de Duran Duran
Bazaj informoj
Deveno Nekonata flago Birmingham, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenroj Rokmuziko, Pop-rokmuziko, Alternativa roko, Nova romantiko, Sintezila popmuziko
Aktivaj jaroj 1978 – nuntempo
Eldoninto EMI / Capitol Records
Hollywood Records
Epic Records
Parencaj
temoj
Arcadia, Power Station, Neurotic Outsiders, The Devils
Retejo www.duranduran.com
Membroj

Simon Le Bon
Nick Rhodes
John Taylor
Roger Taylor

Antaŭaj membroj

Andy Taylor
Sterling Campbell
Warren Cuccurullo
Stephen Duffy
Andy Wickett
Simon Colley
Alan Curtis
Jeff Thomas

v  d  r
Information icon.svg

Duran Duran estas angla rokgrupo, kiu estis ege sukcesplena dum la 1980aj jaroj.

Precize kvaronjaron post sia estiĝo la legendaj Duran Duran estas reen sur scenejo en sia origina konsisto: Simon Le Bon, Nick Rhodes, John Taylor, Andy Taylor kaj Roger Taylor. Denove reen, la jarojn post tio, kiam ili disiris, por ke ili dediĉu sin al aliaj projektoj.

Ili estas reen kun sia neŝanĝigebla manuskripto, kiu elpafigis ilin al pintoj de furorparadoj, ili denove lerte regas en sia muzika laboratorio. Ili kunvenis, por ke en la origina konsisto post longaj jaroj surdiskigu novan studian albumon. La albumon, kiu devas fariĝi unu el la plej bonaj en ilia historio. Denove ili estas ĉi tie kun nerezistigeble tuŝeblaj melodioj, senmanka muzika kono, elektitaj aranĝoj kaj sovaĝa kaj akra, leĝere provokebla kantado. Kaj ilia aktuala muzika materialo? Tio estas simple "klasikaj Duran Duran por la nova jarmilo".

Duran Duran vendis pli ol sepdek milionojn da diskoj kaj ilia escepta kariero farigas el ili unu el la plej sukcesaj muzikaj grupoj de lastaj jardekoj. Ili fuzigis popmuzikon kun arto kaj modo sur ĝis nun nevidata nivelo kaj danke al ili ekis kreado de videoklipoj kiel neniam antaŭe. Tio, kio antaŭe estis estis simpla marketa ludeto, danke al ili fariĝis unu el la plej valoraj aspektoj de la muzika komerco. Ekzotikaj lokoj, belegaj junulinoj kaj raviga vidaspektigado - Duran Duran konstruis por la kreado de videoklipoj tute novajn modelojn. Ili dum la jaroj laboris, ja jarojn vojaĝis kaj la sukceso venis.

Ili komponis supertempajn popmuzikajn kantojn, kiuj baldaŭ fariĝis klasiko. Ili kombinis rokmuzikajn gitarojn kun infektemaj melodioj kaj tekstoj, kiuj tuj encerbiĝis. La komunikaroj eĉ komparis ilin kun The Beatles - tia histerio de ŝatantoj estas nome longajn jarojn, aŭ jam sur koncerta podio aŭ en civilo, akompanis ilin. Ili ludis al foraĉetitaj ĉambregoj kaj stadionoj, ili rompis unu kasan rekordon post la alia. Ili subkaptis la atmosferon de tempo kaj en siajn retojn ili ĉasakiris armeon de pie sindonaj ŝatantoj. Nun ili estas reen komune, por ke ili faru la samon ankoraŭ unufoje.

Ilia estiĝo[redakti | redakti fonton]

Duran Duran estiĝis en la angla urbo Birmingham en la jaro 1978. Fondis la grupon klavarinstrumentisto Nick Rhodes kaj basgitaristo John Taylor. Ilian sonon inspiris soŭlmuziko de ilia juneco, la novjorka undergroŭnda scenejo de 70-aj jaroj (krom alia New York Dolls kaj Velvet Underground), (ne nur) tiama ekscentra ikono de scenejo David Bowie kaj ne-mapli brilaj grupoj kiel Roxy Music. En la tempo de fondo de la kapelo John studis en artista lernejo kaj Nick estis finanta studadon en mezlernejo.

La unuan konsiston de la kapelo plenigis iliaj tiamaj amikoj: plua studento de arto Stephen Duffy kaj Simon Colley. Simon ludis je klarneto kaj kontrabaso, Nick proprumis un u malgrandan sintezilon kaj frapinstrumentan aŭtomaton. John ludis je gitaro kaj Stephen ekprenis mikrofonon. La unuajn "batalajn" spertojn ili akiris antaŭ la kunlernantoj el la lernejo, sed baldaŭ Nick kaj John estis devigitaj serĉi novajn kunludontojn: Simon kaj Stephen preferis aliajn eblecojn de validigo...

Dum kelkaj sekvantaj monatoj en la kapelo rapide alternis kelke da muzikistoj ol por longaj jaroj malantaŭ frapinstrumento de Duran Duran eksidis Roger Taylor. Li estis multe pli sperta ol la ceteraj homoj en la kapelo, li havis jam en sia konto agadon en loka fama punka muzika grupo The Scent Organs. Post la alveno de Roger John ekprenis kontrabason kaj la rebaptitaj Duran Duran (ili nomiĝis laŭ figuro de Rodger Vadim Barbarell, la sciencfikcia klasiko) ĵetiĝis evoluigi funko-stilon, kiu jam tiom ne reflektis punkan muzikon, sed prefere elirantajn kapelojn de tiamaj jaroj, ekz. Simple MindsJapan.

Kvankam ili estis sur muzika scenejo neniu alia ol absolutaj verduloj, plenverve ili tuk komencis serĉi muzikan eldonejon. Ili dissendis siajn unuajn demo-komponaĵojn al ĉiuj eblaj adresoj, ili klopodis enprogramigi en tiam prestiĝajn klubojn. Ilia partoprenado en unu el ili, loke konata Rum Runner Club, fine alportis la deziratan sukceson. La posedantoj de klubo, Paul kaj Michael Berrow-oj, ekkonis la potencialon de tiuj ĉi talentuloj kaj tuj ili faris el Duran Duran rezidentojn de sia klubo. Dum tago ili komponis kaj provis en la klubo, dum noktoj ili laboris kaj prezentiĝis. La grupo baldaŭ sukcesis kompletigi sian konsiston: Andy Taylor respondis ilian anoncon en Melody Maker kaj mallonge post tio la membro de Duran Duran fariĝis ankaŭ Simon LeBon, kiun al la kapelo prezentis lia eksamikino, ĉeelkrantabla vendistino de drinkejo de klubo Rum Runner. Kontraŭe al la ceteraj membroj de la kapelo Simon devenis el sudo de Anglio, sed li studis dramon en ĉi tiea universitato en Birmingham.

En la sekvantaj monatoj la kapelo senlace laboris - ĝi komponis, surdiskigis, prezentiĝis en la plej strangaj lokoj, kiuj aperis por ĝi. En la jaro 1980, kiam ĝi akompanis en vojaĝkoncertoj Hazel O´Connor-on, ilia klopodo alportis fine sukceson. Eksplodis je ili batalo de muzikaj eldonejoj. Gajnis la granda kompanio EMI Records, kiu tuj proponis al Duran Duran surdiskigan studion eĉ kun producento Colin Thurston.

Oni vendis pli ol du kaj duonon da milionoj da ekzempleroj de la titola debuta albumo nur en la jaro 1981. En ŝtupetaroj ĝi restis nekredeblaj 118 semajnojn kaj ekestis el ĝi tre sukcesega furorkanta albumeto Planet Earl. En la sama jaro Duran Duran fariĝis la unua popmuzika grupo, kiu faris dek-ducolan remiksadon de sia unuop-disketo kaj ankoraŭ ili havis tempon por filmi tre kontraŭversan videoklipon por danca remiksado de kanto Girls On Film, kiu pro ties enhavo kaj formo la ĉefuloj de MTV kaj BBC ne enlasis en la elsendadon.

El hodiaŭa vido ŝajnas strange, ke tiu ĉi juna kapelo fariĝis baldaŭ "knaboj el afiŝoj" por la nova generacio de junularo, se ni konscios, ke Duran Duran LP estis kontraŭo de tradicie perceptita pop-albumo. La tekstoj estis orientitaj al plenkreskaj homoj, la muziko - kvankam ĝi enhavis popmuzikajn kaj danc-elementojn - estis plena de malhelaj kaj dusencaj motivoj. Kiel pli poste ili mem konfesis, Duran Duran estis en tiu ĉi periodo forte inspirataj de fruaj surdiskigaĵoj de Damned, la albumon priregis sinkema, malserena atmosfero.

La komponaĵoj kiel Careless Memories kaj propre la tuta dua duono de la albumo ne estis tro malproksima al humoroj de post-punkaj kapeloj de tiu tempo, kiel The Cure, The Psychedelic Furs, Echo and the Bunnymen kaj pluaj antaŭuloj de muzika movado de gotmuzikistoj. Kio savis Duran Duran-n de imagebla enterigo dumvive estis iliaj dance orientitaj ritmoj kaj tre eksperimenta elektroniko konceptita de sintezilisto Nick Rhodes.

Duran Duran famiĝis kiel parto de la t.n. dua brita invado de la okdekaj jaroj, kie apud ilia flanko batalis kapeloj kiel Spandau Ballet, Human League, Ultravox kaj Culture Club. Duran Duran kapablis proponi vivan elektronikan amuzegon, ili kapablis ŝovi limojn de eluzo de novaj teknologioj en la muziko. En ĉio ĉi ili klare superis plimulton de siaj samtempuloj. Iliak klasikaj furorkantoj kiel Hungry Like the Wolf, Rio kaj Save A Prayer naskis multiplatinan, duam vica albumon Rio, kiun la grupo akompanis per kelkaj ekzotikaj kaj revolucie konceptitaj videoklipoj. Tio estis okazanta en la tempoj, kiam princino Diana markis ilin kiel sia ŝatata kapelon kaj publikan subtenon ofte esprimis al ili la amikiĝintaj artistoj kiel Andy Warhol kaj Keith Haring. La grupo transpaŝis mezurunuojn de scenejo sur la britaj insuloj kaj ĝi fariĝis la tutmonda fenomeno.

Videoklipo Hungry Like The Wolf, filmita dum restado sur Sri Lanko fare de reĝisoro Russell Mulcahy, fariĝis unu el la plej ludataj videoklipoj en MTV de ĉiuj tempoj.

La tria albumo[redakti | redakti fonton]

La tria albumo de Duran Duran, Seven and the Ragged Tiger el la jaro 1984 alportis al ili la unua ŝtupetaran "oron" el Usono danke al unuopaĵo The Reflex. Kiam la tutan muzikan mondon ravigis alia ilia komponaĵo, Union Of The Snake, Rolling Stones ne hezitis sur sia titola paĝo marki ilin kiel "mitan kvinopon".

Ĉio ĉi okazis jam en la tempoj, kiam Duran Duran koncertis frunte al senespere tutvenditaj ĉambregoj kaj stadionoj, en la tempoj, kiam la rompado de rekordoj fariĝis por ili rutino, kie ajn ili preparis prezentiĝi. Unu singlo estis pli sukcesa ol la alia, ŝajnis, ke kion Duran Duran tuŝos, tio perfekte ekestos.

Dum nuraj tri jaroj ili partoprenis tri mondajn vojaĝkoncertojn, en senkalkuleblaj intervjuoj kaj prezentiĝoj en televidaj amuzegoj. Duran Duran venis en situacion, kiam oni ne deziris al ili momenton de ripozo. Presis al ili presmedioj, senĉese pli pretendemaj estis ankaŭ la ŝatantoj. Ili dum tio volis resti la siaj.

La invito al surdiskigo de la centra muzika motivo de filmo pri James Bond - A View To Kill alportis al ili pluan rekordon: neniu alia bond-filma melodio, nek antaŭe, nek poste grimpis sin sur la unuan postenon de venda furorparado.

Ilia stelo ascendis abrupte supren kaj la eldoneja firmao tial volis tuj pluan albumon. La kapelo unuanfojon en sia historio permesis al si diri la klaran "ne". Ĝi bezonis tempon por refreŝigi sin, en fonejo de la media furiozado trovi novajn ideajn impulsojn. John kaj Andy kuniĝis kun Robert Palmer, kun Tony Thompson, la eksa drumisto de Chic kaj basgitaristo Bernd Edwards kaj fondis projekton Power Station. Nick, Simon kaj Roger realiziĝis en apuda projekto Arcadia kun gastantaj artistoj Grace Jones, Sting, David Gilmour kaj Herbie Hancock.

Dum Andy kun John en la eponima debuta albumo de Powe Station malproksimiĝis de sono de la hejma kapelo (temis precipe pri hibrido de punko kaj glamrokmuziko), albumo So Red The Rose de Arcadia evoluigis precipe la stilon de Duran Duran. La ŝatantoj trovis en ĝi kaj malhelajn elementojn de sennoma debuto, kaj spurojn de popmuzika plaĉemo de komponaĵoj Rio kaj Even and the Ragged Tiger. La pilota singlo de la albumo, Election Day, estis malserena elektro-danco-popmuziko en la plej ebla aspekto.

En julio de 1985, post kelke da monatoj de adiaŭigo, ĉiuj kvin membroj de Duran Duran kunvenis en Philadelphia en la historia Live Aid benefica koncerto. Kvankam tiumomente neniu el ili sentis tion, tio estis lasta prezentiĝo de la devena grupiĝo de Duran Duran kaj unu erao de la kapelo finiĝis kun la lastaj tonoj de la koncerto.

1986[redakti | redakti fonton]

Komence de la jaro 1986 John estis alvokita, por ke li surdiskigu centran muzikan motivon por filmo 9 kaj 1/2 de semajno. En aprilo lia soloa surdiskigaĵo I Do What I trabatalis sin en furorparadojn sur ambaŭ bordoj de Atlantiko. En la sama tempo Duran Duran komencis plani denove komunan restadon en studio. Sed neatendite Roger Taylor proklamis, ke li volas minimume pluan jaron ripozi de muzika karuselo kaj li transloĝiĝis al sia farmo en provinco en Gloucestershire.