Zinal-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Durand-Glaĉero)
Zinal-Glaĉero
Dent Blanche, dekstre en la bildo
origino de Durand-Glaĉero,
tributglaĉero de Zinal-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 616745 / 100186 (mapo)46.0537.655Koordinatoj: 46° 3′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616745 / 100186 (mapo)
Zinal-Glaĉero (Svislando)
Zinal-Glaĉero (Svislando)
DEC
Zinal-Glaĉero
Zinal-Glaĉero
Map
Zinal-Glaĉero
Estiĝloko Dent Blanche kaj Zinalrothorn
Longeco 7,5 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 15,42 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) NavisenceRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Zinal-Glaĉero (france Glacier de Zinal, germane Zinalgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 7,5 km, larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de 15 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Zinal-Glaĉero estiĝas el tri tributglaĉeroj:

Mountet-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

Mountet-Glaĉero (france Glacier du Mountet, germane Mountetgletscher) formas la orientan flankbrakon. Ĝi havas sian originon je alteco de 3800 m s.m. sur vasta firnglaĉerkampo je la okcidenta flanko de Zinalrothorn. Ĝi havas longecon de 4,5 km, larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de proksimume 6 km².

Durand-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

Durand-Glaĉero (france Glacier Durand, germane Durandgletscher) alfluas de sudo. Ĝi estiĝas ĉe Porte Zinal oriente de Dent Blanche kaj fluas unue sudorienten kaj poste suden. Ĝi havas longecon de proksimume 3 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km. Norde de ĝia origino ĝi estas ligita kun Grand-Cornier-Glaĉero, kiu poste fluas paralele al ĝi kaj estas disigita de ĝi kun la rokkresto Roc Noir, kiu estas nunatako inter tiuj du grandaj tributglaĉeroj.

Grand-Cornier-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

Grand-Cornier-Glaĉero (france Glacier du Grand Cornier, germane Grosser Corniergletscher) estiĝas en profunda glaĉertrogo inter Dent Blanche sude kaj Grand Cornier norde. Sude ĝi estas disigita de Durand-Glaĉero per la rokkresto de Roc Noir kun alteco de 3124 m s.m.. Ĝi havas longecon de 3 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km².

Plua vojo[redakti | redakti fonton]

Pluan nutraĵon Zinal-Glaĉero ricevas de krutaj deklivfirnoj je la norda flanko des Ober Gabelhorn kaj je la nordorienta flanko de Grand Cornier de Bouquetins-Glaĉero (france Glacier des Bouquetins). Sub la kunfluo de la tri ĉeftributglaĉeroj Zinal-Glaĉero fluas ankoraŭ 3 km norden tra profunda valo inter Grand Cornier en okcidento kaj Besso (3668 m s.m.) en oriento. Ĝia glacisurfaco en la malsupra parto de la lango plej parte estas kovrita de morenmaterialo el ŝtonoj kaj sablo. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de 2040 m s.m.. Ĝia degelakvo fluas per la rivero Navisence tra la valo de Anniviers al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Zinal-Glaĉero retiriĝis je proksimume 1,2 km. En antikva tempo laŭlonge de la Zinalglaĉero kondukis multe uzata piedpado tra la pasejo Col Durand super altecon de 3443 m s.m., kiu servis por var- kaj bestotransporto inter Meza Valezo kaj Supra Italio.

Altmontara Turismo[redakti | redakti fonton]

Je la deklivo de Besso supre de la kunfluo de la tri ĉefglaĉeroj situas je alteco de 2886 m s.m. la Mountet-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por la plej diversaj montgrimpadoj kaj longaj glaĉerturoj en la ĉirkaŭaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]