Durbano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Durban)
Saltu al: navigado, serĉo
Durban
eThekwini
Durban harbor.jpg
Flago
la urba flago
Situo en Sud-Afriko
Situo de la urbo en Sud-Afriko (blue)
bazaj informoj
fondojaro: 1835
provinco: KwaZulu-Natal
areo: 2292 km²
enloĝantoj: 3.346.799 (dum la jaro 2004)
denseco de enloĝantoj: 1.460 enloĝantoj/km²
alteco super marnivelo: 0 m
telefona antaŭkodo: nacie 031
internacie +2731
geografiaj koordinatoj: 29° 51' sude, 31° 1' oriente
retaj paĝoj: www.durban.gov.za

Durbano, en la zulua lingvo eThekwini [ˈɛːʔtɛˌkwinĭ], antaŭe Port Natal, estas urbego en la oriento de la ŝtato Sud-Afriko. Ĝi situas ĉe la marbordo de la Hinda Oceano. Kun ĉirkaŭaj komunumoj pri konsistigas la municipon eThekwini metropolitan municipality. La urbo havas pli ol 3,1 milionojn da enloĝantoj (laŭ la popolnombrado de la jaro 2001) - ĝi estas la plej granda urbo de la provinco KwaZulu-Natal kaj post Johanesburgo la dua plej granda urbo de Sud-Afriko.

Durbano estas signifa industria kaj komerca urbo kun la plej granda haveno de la kontinento Afriko. Kun siaj multaj, puraj plaĝoj kaj la subtropika klimato la urbo same estas multe vizitata feria centro.

Ĉefaj informoj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Durbano havas sub-tropikan klimaton danke al la varma Hinda Oceano. Someroj estas varmaj kaj humidaj kun meza temperaturo de 25–27 °C kaj vintroj estas mildaj je 15–17 °C. La sezonoj estas inversaj kompare al la norda duonsfero, kun printempo komencanta en septembro kaj vintro en julio. Somero estas la ĉefa pluvsezono, sed kelkfoje la vintra pluvo de Kabprovinco atingas la urbon. Durbano ricevas pli ol 500 mm da pluvo jare.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de urbo kaj de la provinco estas kuniĝo de popoloj el tri kontinentoj – Afriko, Azio kaj Eŭropo. La rezulto estas unika, ekzotika, ĉarma (kaj por eksterlandanoj, ofte konfuziga) mikso de kulturaj influoj.

La zuluan popolon starigis reĝo Shaka komence de la 19-a jarcento kaj eĉ hodiaŭ la statuto de la provinco Kvazuluo-Natalo provizas por la zulua monarko Goodwill Zwelithini kaj lia familio. Zuluoj tradicie estas paŝtistoj, sed ankaŭ militistoj kaj militis kontraŭ kaj la britoj kaj la buroj. Zuluinoj famas pro siaj multkoloraj globetoj, argilaj potoj kaj herbaj teksaĵoj kiel matoj kaj korboj.

Oni venigis baratanojn en la jaroj 1860-aj kiel kontraktlaboristojn je la sukerkanplantejoj. Multaj elektis ne reiri al la patrujo, kaj poste venis komercistoj, negocistoj kaj religiestroj. Hodiaŭ en Durban troviĝas unu el la plej grandaj barataj grupoj ekster Barato. En Durbano troveblas la plej granda moskeo en la suda duonsfero (situanta en strato Grey en la centra distrikto). Ankaŭ la Hare-Krishna-Templo de Kompreno en la kvartalo Chatsworth estas miriga konstruaĵo. Spicaj baratdevenaj manĝaĵoj, kiel kareo, estas karakteriza parto de la gastronomio de Durbano.

Eŭropano Vasco da Gama unuafoje vidis la marbordon de nuntempa Kvazuluo-Natalo okaze de Kristnasktago en la jaro 1497 kaj nomigis la regionon Terra de Natalia. La unuaj blankaj (eŭropaj) koloniistoj estis britaj misiistoj kaj negocistoj, kiuj alvenis ŝipe de la Kabo al la nuna Durbano en la 1820aj jaroj. Samtempe la nederlanddevenaj kaj francdevenaj farmistoj (nacilingve "boere" [buroj]) eniris la provincon per vagonoj trans la montaro Drakensberg en 1937 serĉante terenon. La eŭropa arkitekturo de gravaj malnovaj konstruaĵoj (ekzemple la urbodomo), la statuoj kaj la stratnomoj respegulas la influon de la britoj. Ankaŭ la nomo de la urbo venas de la britoj: la malgranda negociejo fondita en 1823 nomiĝis Durban en 1835 omaĝe al Sinjoro Benjamin D'Urban, la tiama gubernatoro de la Kabo.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

La haveno de Durbano estas la plej uzata haveno en Afriko. La urbo estas bone interligita kun aliaj urboj per ŝoseoj. La ŝoseo N3 kondutas trans la interno de la provinco ĝis Johanesburgo. Norden la ŝoseo N2 preskaŭ atingas la Svazilandan kaj Mozambikan landlimon, kaj suden ĝi kondutas tra Port Elizabeth al Kaburbo. Ekde Aprilo 2010 la ''King Shaka'' Internacia Flughaveno interligas Durbanon kun ĉefaj urboj de Sudafriko kaj kun la eksterlando (aŭ rekte aŭ tra Johannesburgo). Antaŭe la Durbana Internacia Flughaveno, sude de la urbo, estis uzata. Krome, Durbano atingeblas per bona fervojreto de ĉiuj aliaj urboj.

Industrioj[redakti | redakti fonton]

Durbano estas la dua plej granda industria centro de Sudafriko. La haveno estigis Durbano, sed hodiaŭ ekzistas diversaj industrioj. Fabrikado (ĥemiaĵoj, ekz. sulfura acido H_2 SO_4, teksaĵoj, nutraĵoj kaj vestaĵoj) estas la plej granda sektoro de la ekonomio (30 %). Papero kaj sukero estas ankaŭ gravaj industrioj kaj en la suda industria regiono Prospecton estas fabriko de la Japana aŭtomobilfabriko Toyota. Komerco, servoj kaj financo estas aliaj grandaj sektoroj. Turismo estas alia grava kaj kreskanta industrio: dum 1995 1,7 milionoj da turistoj vizitis Durbanon.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]


la urbodomo de Durban
la universitato KvaZulu-Natal
la haveno de Durban gravas por la tuta sudo de la kontinento Afriko
merkato kun agrikulturaj produktoj
urbocentra strato
la plaĝoj kaj la milda klimato estas ŝatataj de multaj turistoj
la urba silueto


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]