Durgapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Durgapur
urbo
Durgapur Steel Plant.jpg
Fabriko en Durgapur
Lando Flago de Barato  Barato
Ŝtato Okcident-Bengalo
Situo Durgapur
 - alteco 65 m s. m.
 - koordinatoj 23°33′00″N 87°19′00″E  /  23.55°N, 87.316667°O / 23.55; 87.316667 (Durgapur)
Areo 154 km² (15 400 ha)
Loĝantaro 543 922 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 713 201
Telefona antaŭkodo 343
Aŭtokodoj WB-39, WB-40
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Durgapur
Portal.svg Portalo pri Barato

Durgapur (bengale: দুর্গাপুর) estas metropolo kaj industria urbo en Barato, en subŝtato Okcident-Bengalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Durgapur etendiĝas sur ebenaĵo en nord-orienta parto de la lando. Kolkato troviĝas 160 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenca historio de Durgapur estas nebula, supozeble potencaj imperiestroj ragadis tie. La Brita Orienthinda Kompanio akiris la lokon en 1760. En la 19-a jarcento la fervoja trako krucis tiun lokon, kie estis nur malgranda stacio. Post la sendependiĝo usonanoj planis industrian urbon kaj Durgapur abrupte evoluis. La plej grava industriaĵo estis prilaborado de ŝtalo. Komence de la 21-a jarcento la plej modernaj teknologioj estas uzataj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Flughaveno funkcias iom for en alia proksima urbo. Pro la industrio Durgapur havas bonajn kontaktojn vagonare al la ĉirkaŭaĵo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Durgapur la averaĝa temperaturo estas en somero 32 °C, kiu falas dum vintro al 20 °C. Foje somere oni mezuris preskaŭ 50 °C-ojn. Inter julio-septembro plej ofte pluvas. Vintro daŭras inter novembro-februaro. Poste tropikaj ŝtormoj sekvas ĝis majo.Dum oktobro estas aŭtuno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • en la urbo mem turistoj ne trovas vidindaĵojn, sed en la ĉirkaŭaĵo diversaj vidindaĵoj troviĝas