Dusekcita seslatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dusekcita seslatera kahelaro
Bildo
Speco Duonregula kahelaro
Edra figuro V4.6.12
Verticoj Malfinio
Lateroj Malfinio
Edroj detale Ortaj trianguloj
Geometria simetria grupo p6m
Propraĵoj Edro-transitiva
Duala Granda rombo-tri-seslatera kahelaro
vdr

En geometrio, la dusekcita seslatera kahelaro estas kahelaro de 2-dimensia eŭklida ebeno. Ĝi estas egallatera seslatera kahelaro kun ĉiu seslatero dividita je 12 trianguloj de la centra punkto. Ankaŭ ĝi povas vidiĝi kiel dusekcita triangula kahelaro kun ĉiu originala triangulo dividita je 6 triangulojn.

Ĝi estas markita kiel V4.6.12 ĉar ĉiu orta triangula edro havas tri specojn de verticoj: unu kun 4 trianguloj, unu kun 6 trianguloj, kaj unu kun 12 trianguloj. Ĝi estas la duala kahelaro de la granda rombo-tri-seslatera kahelaro kiu havas unu kvadraton, unu seslateron kaj unu dekdulateron je ĉiu vertico.

Rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu kahelaro estas rilatanta al pluredroj kaj kahelaroj de la hiperbola ebeno kun edraj konfiguroj V4.6.n.

Ĉi tiu grupo estas speciala je havo de ĉiuj paraj kvantoj de lateroj je vertico kaj formigo de dusekcantaj ebenoj tra la pluredroj kaj malfiniaj rektaj linioj tra la kahelaroj.

Dosiero:Hexagonal bipyramid.png
Seslatera dupiramido V4.6.4

Kvarlateropiramidigita sesedro V4.6.6

Piramidigita dekduedro V4.6.8

Piramidigita tridekedro V4.6.10

Dusekcita seslatera kahelaro V4.6.12

Ordo-3 dusekcita seplatera kahelaro V4.6.14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p41