Komunumo Zarasai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dusetos)
Zarasai
blazono de Zarasai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena (ĝis julio 2010)
administra centro: Zarasai
nombro de loĝantoj: 14 578 (en 2023)
en la urbo mem: 6 051 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1 334 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 385
koordinatoj: 55° 44' norde, 26° 15' oriente

Zarasai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Zarasai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena, kaj troviĝas 49 kilometrojn nordoriente de la distrikta ĉefurbo Utena, proksime de la limo al Latvio. En 2023 en la komunumo vivis 14 578 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 6 051. Plia urbeto de la komunumo estas Dusetos.

La regiono plenas je lagoj. Tutproksime al la urbo troviĝas la lagoj Zarasas sudokcidente, Zarasaitis sude, Baltas ("la blanka") sudoriente kaj Griežtas ("la severa") oriente. Zarasaitis kaj Griežtas konektiĝas per la rivereto Laukesa.

Dum la jaro 2005, la komunumo havis 22 900 loĝantojn, el tio la urbo mem 8 000. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1506, kaj formalajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1843.

La subdistrikto havas multajn restaĵojn de montetaj fortikaĵoj el la 9-a ĝis 12-a jarcento, kiuj uziĝis dum la defendo kontraŭ la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj, kiu atakis la regionon el Daugavpils.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]