Dusky Sound

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dusky Sound
fjordo • sound [+]
Koordinatoj45° 45′ 58″ S, 166° 35′ 35″ O (mapo)-45.766166.593Koordinatoj: 45° 45′ 58″ S, 166° 35′ 35″ O (mapo)

Longo44 km (27 mi)
Larĝo13 km (8 mi)

Dusky Sound (Nov-Zelando)
Dusky Sound (Nov-Zelando)
DEC
Dusky Sound
Dusky Sound
Map
Dusky Sound
Vikimedia Komunejo:  Tamatea / Dusky Sound [+]
vdr
Dusky Sound
Loko de Dusky Sound
Tiu fjordo estas grava reproduktejo por pingvenoj

Dusky Sound (maorie Tamatea) estas fjordo en la sudokcidenta angulo de Novzelando, en la Nacia Parko Fjordlando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el plej kompleksa el multaj fjordoj de tiu marbordo, ĝi estas ankaŭ unu el plej grandaj, 40 kilometrojn longa kaj 8 kilometrojn larĝa ĉe sia plej larĝa punkto. Norde de ties elfluejo estas la granda insulo Resolution, kies duoninsulo de la Kvin Fingroj ŝirmas la elfluejon de la fjordo el nordokcideuto; laŭlonge de la orienta marbordo de la insulo, la pasejo Acheron konektas Dusky Sound kun la Breaksea Sound, norde.

Kelkaj grandaj insuloj kuŝas en la sound, ĉefe Anchor, Longa Insulo kaj Cooper. La supraj partoj de la sound estas deklivoflankaj, kaj la alta precipitaĵo de la regiono okazigas centojn da akvofaloj dum la pluvsezono. Fokoj kaj delfenoj estas ofte vidataj tie kaj foje eĉ balenoj. La rivero Seaforth estas la plej granda el multaj malgrandaj riveroj kaj rojoj kiuj flua al la sound.

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

Tiu sound estis identigita kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International ĉar ĝi estas reproduktejo por la Dikbeka pingveno.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la Maorioj foje kampadejis tie dum ĉasado de moaoj en antaŭ-eŭropa epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Dusky Sound. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-02-18.