Fischingen TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dussnang)
Fischingen
Blazono de Fischingen
Blazono de Fischingen
Centro de la komunumo Fischingen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 715308 / 252884 (mapo)47.4166666666678.9666666666667Koordinatoj: 47° 25′ N, 8° 58′ O; CH1903: 715308 / 252884 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2569
Areo 30,7 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 8376
Komunumkodo 4726
Mapo de Fischingen
vdr

Fischingen estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fischingen estas la plej suda komunumo de Kantono Turgovio. Ĝi situas en Murgvalo en montara regiono norde de la zurika monto Hörnli. En Fischingen fontas Aubach, kiu estas unu el la fontriveroj de la rivero Murgo, kiu trafluas la komunumon de sudo al nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Au, Dussnang, Fischingen, Oberwangen kaj Tannegg. La komunumo limas nur en nordo al Turgovio, en sudokcidento ĝi limas al Kantono Zuriko kaj en sudoriento al Kantono Sankt-Galo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fischingen limas en sudokcidento al Sternenberg (Kantono Zuriko), en okcidento al Wila kaj Turbenthal (ambaŭ Kantono Zuriko), en nordokcidento al Bichelsee-Balterswil, en nordo al Eschlikon, en nordoriento al Sirnach, en okcidento al Mosnang (Kantono Sankt-Galo), kaj en sudo al Kirchberg (Kantono Sankt-Galo).

Kastelruino Tanegg
Monaĥejo Fischingen

Kastelruino Tannegg[redakti | redakti fonton]

En okcidento de Fischingen troviĝas la ruino de la kastelo Tannegg, kiu estis laŭ la legendo konstruita de la episkopo Henriko de Tann. Ĝi estis detruita en la jaro 1407 de la apencelanoj. Hodiaŭ videblas nur ankoraŭ la restaĵoj de ĝia turo.

Monaĥejo Fischingen[redakti | redakti fonton]

La benediktana Monaĥejo Fischingen estis fondita en la jaro 1138 de la episkopo de Konstanco, kiel propra episkopa monaĥejo. Ĝi servis kiel rifuĝejo por pilgrimantoj sur la vojo de Konstanco al Einsiedeln. La 27-an de junio 1848 la monaĥejo estis fermita de la Granda Konsilio de Turgovio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fischingen atigneblas per poŝtaŭto ek de Wil SG kaj Sirnach.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fischingen datiĝas el la jaro 1259 kiel Piscina. Jam en la jaro 754 estis menciita Dussnang kiel Tuzzinwang kaj Oberwangen kiel Wangas.

La hodiaŭa politika komunumo Fischingen estighis la 1-an de januaro 1972 per la kunigo de la antaŭaj lokomunumoj Au, Dussnang, Fischingen, Oberwangen kaj Tannegg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]