Duszniki-Zdrój
| Duszniki-Zdrój | |||
|
|
|||
|
|
|||
| Genitivo de la nomo | Dusznik-Zdroju | ||
| Provinco | Malsupra Silezio | ||
| Distrikto | Distrikto Kłodzki | ||
| Komunumo | Duszniki-Zdrój | ||
| Speco de komunumo | Urba | ||
| Urba komunumo | Jes | ||
| Urborajtoj | 1346 | ||
| Koordinatoj | 50° 23′ N, 16° 23′ O50.38333333333316.383333333333Koordinatoj: 50° 23′ N, 16° 23′ O | ||
| Alto super la marnivelo | 583 m | ||
| Areo | 22,28 km2 | ||
| Loĝantaro | 5150 (en 2004) | ||
| Loĝdenso | 231,1/km2 | ||
| Poŝtkodo | 57-340 | ||
| Telefona antaŭkodo | 74 | ||
| Aŭtokodo | DKL | ||
| TERYT | 5020108011 | ||
| Estro | Grzegorz Średziński | ||
| Titolo de estro | Urbestro | ||
| Adreso de estraro | Rynek 6 | ||
| Retpoŝto de estraro | duszniki@duszniki.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | 57-340 | ||
| Telefono de estraro | 74 866-92-10 | ||
| Fakso de estraro | 74 866-90-25 | ||
| Poŝto de estraro | duszniki@duszniki.pl | ||
| Ĝemelaj urboj | Audun-Le-Tiche (Francio) Bad Sulza (Germanio) Deštné v Orlických horách (Ĉeĥio) Hoya (Germanio) Nova Urbo de Prago nad Metují (Ĉeĥio) Olešnice (Blansko) v Orlických Horách (Ĉeĥio) Sedloňov (Ĉeĥio) |
||
| Komunuma retejo | http://www.duszniki.pl/ | ||
Duszniki-Zdrój estas urbo en Malsupra Silezio, antaŭe nomita Bad Reinerz, en Pollando. Ĝi apartenas al Duszniki-Zdrój en distrikto Kłodzki.
Esperanto [redakti]
En aŭgusto kaj septembro 1906 en tiama Bad Reinerz ripozis L. L. Zamenhof vojaĝante al kaj revenante de la 2-a UK en Ĝenevo. En aŭgusto 1909 en la vilao „Hubertus” denove ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof kun familio vojaĝante al la 5-a UK en Barcelono. Dimanĉon la 22-an de aŭgusto vizitis tiun banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis iliajn rakontojn pri la komenca periodo de nia afero.
Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).
La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas:
Dr. L.L. Samenhof, dem Schöpfer des Esperanto [traduko: Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto] (bildo).
Inaŭguro de memorŝtono okazis dimanĉe, la 9-an de aŭgusto 1931.