Duto
El Vikipedio
Duto (aŭ sekundo) estas intervalo inter du sinsekvaj tonoj de diatona gamo.
Enhavo |
Variaĵoj [redakti]
Dutoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj estas
- la granda duto aŭ plenduto (a), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj
- la eta duto aŭ duonduto (b), kiu konsistas el la intervalo de duontono.
Multe pli maloftas
- la aŭgmentita duto (c), kies intervalo duontonon pli grandas ol la "granda duto", kaj
nur teorie ekzistas
- la diminuita duto (d), kies du tonoj fakte same sonas.
Difinate per tonsilaboj [redakti]
Pli precize eblas difini muzikajn intervalojn per tonsilaboj: Duto estas intervalo inter tono kaj skale sekva tono.
Kodaje [redakti]
Tonalto de toniko <Kodály> [do] estas 2 (kaj de [Do] estas 1). Duto de [do]
- al [re] estas 9/8 = 1,125
- al [ri] estas 9/8 * 25/24 = 75/64 = 1,171875
- al [ra] estas 9/8 * 24/25 = 27/25 = 1,08
Bharate [redakti]
Hinde tonalto de toniko <Bharata> [sa] estas 2 (kaj de [Sa] estas 1). Duto de [sa]
- al [ra] estas 33/32 = 1,03125
- al [ri] estas 16/15 = 1,0666...
- al [ru] estas 10/9, = 1,111...
- al [re] estas 9/8 = 1,125
La ĉi-supraj ciferoj montras la relativajn diferencojn de frekvencoj de tonoj.
Aŭdaj ekzemploj [redakti]
- Eta duto (duontono):
- supren
C-D bemola - suben
C-B
- supren
- Granda sekundo (plentono):
- supren
C-D - suben
C-B bemola
- supren
