Dutranĉita 5-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dutranĉita 5-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel kun alternaj ĉeloj latentaj.
Bildo
Rektlinia sfera projekcio de sfera plurĉelo
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Kvarlatera dukojnosimilaĵo (malregula kvaredro)
(4 (senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) kuniĝas je vertico)
Bildo de reto Bildo de reto
Simbolo de Schläfli t1,2{3,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin o-(o)-(o)-o
Simbolo de Bowers Deca
Verticoj 30
Lateroj 60
Edroj 20 {3}
20 {6}
Ĉeloj 10 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
Geometria simetria grupo A4, [3,3,3], ordo 240
Propraĵoj Konveksa, ĉelo-transitiva
vdr

En geometrio, la dutranĉita 5-ĉelo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la regula 5-ĉelo, alivorte per senpintigo de la 5-ĉelo duonvoje al la profundo kiu devus liveri la dualan 5-ĉelon.

La dutranĉita 5-ĉelo estas komponita el 10 ĉeloj ĉiu el kiuj estas senpintigitaj kvaredroj.

La senpintigitaj kvaredroj estas kunigitaj unu al la alia tra iliaj seslateraj edroj en kontraŭa orientiĝo, do, du kunigitaj senpintigitaj kvaredroj estas turnitaj je 60 gradoj unu relative al la alia tiel ke du triangulaj edroj ne komunigas laterojn.

Ĉiu latero estas komunigita per du seslateraj edroj kaj unu triangula edro.

La dutranĉita 5-ĉelo estas la komunaĵo de du kvinĉeloj en duala konfiguro.

Ĝi estas unu el la du ne-regulaj uniformaj plurĉeloj kiuj estas ĉelo-transitivaj. La alia estas la dutranĉita 24-ĉelo, kiu estas komponita el 48 senpintigitaj kuboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]