Duzona parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duzona parulio
Duzona parulio
Duzona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. bivittatus'
Basileuterus bivittatus
(Lafresnaye & D'Orbigny, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Duzona parulio (Basileuterus bivittatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Gujano, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj praarbaroj.

Tiu specio havas olivverdecajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn el la mentono al la suba ventro. La nomo de la specio aludas al la du zonstrioj kiuj markas sian kapon nome tre flava superokula strio kaj malhelbruna supra strio ambaŭflanke kiuj enfermas centran ororanĝecan kronostrion. Krome estas tre markata ankaŭ malhelbruna traokula strio kaj sub la okulo ankaŭ tre markata tre flava subokula makulo. La resto de la vango kaj orelareo estas oliveca nuance inter la flava gorĝareo kaj la olivverdeca dorso. La beko estas griza kaj la kruroj helbrunflavecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]