Dušan Kostolný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dušan Kostolný
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1928 (1928-11-01)
en Gôtovany
Morto 7-an de septembro 2013 (2013-09-07) (84-jaraĝa)
en Turík
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dušan Kostolný (naskiĝis la 1-an de novembro 1928 en Gôtovany - mortis la 7-an de septembro 2013 en Turík); - esperantisto el Liptov-regiono. Kun Esperanto li konatiĝis en Svit, kie li studis kaj laboris, en 1948. Lia unua instruisto estis Edwin Sahlinger kaj ĉi tie konatiĝis kun Milan Neubeler, Milan Zvara kaj Ján Slivka. Poste li laboris en Prakovce, kie en 1953 fondis kaj gvidis E-rondeton. Dum 1953 - 1960 li eldonadis dulingvan Esperanto-slovakan gazeton "Prakovčan". Post reveno al Liptov li agadis en Esperanto-klubo Liptovský Mikuláš kaj poste en Esperanto-klubo Ružomberok. Post malapero de E-kluboj en Liptov li estis kunfondinto de Liptova Esperanto-klubo, kies estis poste prezidanto. Li verkas mallongajn humorajn prozojn. En 2006 Biblioteko de Gašpar Fejérpataky-Belopotocký eldonis lian bibliofilion Sukcesa eksperimento. Li longjare kontribuas al Esperantisto Slovaka. Lia edzino Mária Kostolná (1933 - 2006) estis aktiva esperantistino.