Dylan Patton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dylan Patton
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1992 (1992-07-13) (31-jaraĝa)
en Dentono
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo televida aktoro • modelo • filmaktoro vd
Aktiva dum 2002– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dylan Michael PATTON (naskiĝis la la  13-an de julio 1992(nun 1992-07-13) en Dentono, Teksaso, Usono, do nun 31-aĝa) ekde la aĝo de sep jaroj estas usona aktoro kaj fotomodelulo.

En Usono li plej konatas pro sia rolo de Will Horton en la televida serio Days of our Lives de la televida kanalo NBC, en kiu li videblis de februaro 2009 ĝis januaro 2010.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dylan Patton komencis aperi en fotaj kaj filmetaj reklamoj en la aĝo de sep jaroj - tiam estante helblonda kaj "anĝelmiena" knabeto. En 2002 la 10-jarulo estis elektita por la rolo de la knabo Dakota Manning en la televida filmo "Our Family", en 2004 havis la rolon de Clay Thomas en la filmo "Crab Orchard" kaj sekvajare, en 2005, la rolon de Tyler Cameron en la filmo "Paradise, Texas". Samjare li aperis ankaŭ en la rolo de Justin Brooks en la televida produktaĵo "That's So Raven" kaj la rolo de Oliver Murphy en la mallonga sendepende produktita filmo O' Best Beloved, Six Honest Men. En 2006 li vivigis la rolon de Dustin Tyler en la filmo First Strike, kiu tamen nur publikiĝis en 2009, kaj en 2007 havis gastan rolon de la junulo Matt Merriman en la televida serio "Cold Case", kaj pro tiu rolo nomumiĝis por la usona filma premio de "juna artisto". Sekvis la supre menciita prezento de la rolo de Will Horton en la televida serio Days of our Lives de la televida kanalo NBC, en kiu li videblis de februaro 2009 ĝis januaro 2010. Por tiu rolo li en 2010 nomumiĝis por la usona premio de "elstara pli juna aktoro en drama serio" ("outstanding younger actor in a drama series").

Kvankam tiuj filmaj prezentoj nur limigite elsendiĝis ekster Usono, li ankaŭ internacie kolektis rimarkindan atenton fare de precipe adoleskaj knabinoj, el kiuj multaj konsideras lin aparte bonaspekta junulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dylan Patton ĉe Interreta filma datumbazo (angle)