Dzika 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strato Dzika 9 (52° 15′ 14″ N 21° 00′ 21″ O / 52.253763044894114 °N, 21.005945205688477 °O / 52.253763044894114; 21.005945205688477 (mapo)Koordinatoj: 52° 15′ 14″ N 21° 00′ 21″ O / 52.253763044894114 °N, 21.005945205688477 °O / 52.253763044894114; 21.005945205688477 (mapo)) estas adreso en Varsovio. 21 jarojn (1895-1916) loĝis tie L.L. Zamenhof kaj ĝi estis pilgrim-revo de Esperantistoj. Nuntempe la strato portas la nomon: Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa. En tiu domo Zamenhof havis du loĝejojn. Sur la dua etaĝo estis lia privata loĝejo kaj sur la unua (identa) estis lia laborejo, kliniko. De ambaŭ loĝejoj la fenestroj eliras al strato Pawia (la domo staras angule de Pawia). En la angulo de l' fronto ĉe flanko de Pawia, apud la strata tabuleto, estas videbla bela marmora tabulo (l00 x 70 cm.) kun kvinpintaj steloj kaj surskribo (pollingve): "En tiu domo loĝis d-ro Ludwik Zamenhof, nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la internacia lingvo Esperanto." (E-lingve): "Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931". Nuntempe la privata loĝejo - ekde 1916 - estas translokigita al strato Krolewska 41, sed la kliniko funkcias ankoraŭ ĝis nun (en 1933). Dum longa tempo la klinika loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l' Varsovia Esperanto-Societo Konkordo.

Fonto

Informoj de Edvardo Wiesenfeld el EdE-D.