Dônage

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dônage (donaĵ' - t.e. donado) estis tradicio en regionoj de orienta Francio, Ĉampanjo, Loreno, Franĉ-Konteo, kiu konsistigis el fantazia fianĉigo de la "edziniĝendaj" fraŭlinoj kun "edziĝendaj" fraŭloj de la vilaĝo. Ofte tiu falsa parigo rezultis al veraj geedziĝoj, kaj kutime diratis, ke la geedziĝoj el la dône estis feliĉaj.

Tiuj tradicioj havis lokon kutime dum februaro, antaŭ la printempaj eklaboroj, ĉu dum Karesmo, ĉu okaze de la Sankt-Valentena tago (14-a de februaro), pli malkutime de la Sankt-Johana festo.

Jen priskribo en vilaĝo de Haute-Saône /otson/ : Post finbrulado de la fajro de Sankta Johano (24-a de junio) la junulinoj rehejmiĝas kaj pretigas vaflojn. Sed la virjunuloj plurestas, partiĝas laŭ du aroj lokitaj ĉe du ekstremoj de l'vilaĝo, kaj dialogas krie: "Mi dônas, mi dônas - Kiun vi donas ? - knabo Umo al knabino Umino." ktp. Kaj la dialogo iras ĝis kiam la listo de edzinendaj knabinoj estos elĉerpita. Tiam la knaboj dissemiĝas en la domojn, ĉiu al tiu kie loĝas la al li dônata knabino. Se la knabo ne plaĉas al ŝi, ŝi donas nenion. Se li plaĉas, ŝi alportas vaflojn kun loka vino. Dône kaj lokaj vinoj malaperis ĉirkaŭ 1890.

Komence de la 20-a jarcento tiuj kutimoj estis malaperintaj ĉie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]