Gunnar R. Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el DĴ Kunar)
Gunnar R. Fischer
Gunnar dekstre, en 2006
Gunnar dekstre, en 2006
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Rudolf Fischer
Okupo
Okupo esperantistodiskĵokeo
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Gunnar R. FISCHER (ankaŭ konata kiel DĴ Kunar) lernis Esperanton kiel duan denaskan lingvon de sia patro. Naskita en Münster (Vestfalio, parto de Germanio) kaj kreskinta en Nordwalde ĉe Münster, li translokiĝis post la lernejo al Paderborn por studi tie en la universitato ekonomikan informadikon. De 1996 ĝis 2003 li estis kunorganizanto de la Internacia Seminario (IS), unu de la plej grandaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj, kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro. Dum kvin jaroj li ankaŭ estis en la estraro de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), el ili unu jaron kiel prezidanto.

Intertempe Esperanto-muziko ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo DĴ Kunar la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto antaŭ la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto, akompana gitaristo kaj tekstotradukisto en la rokgrupo "La Kuracistoj". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo "Vinilkosmo": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la prijuĝado de demomaterialo ĝis la plej diversaj aktivecoj en la interreto.

En 2007 la Germana Esperanto-Asocio nomumis lin komisiito por moderna Esperanto-muziko.

Muzika aktiveco[redakti | redakti fonton]

DĴ Kunar estas lia kromnomo por diskĵokeo, kiu surmetas la muzikon en diskotekoj en kaj ekster Esperantujo ekde 1994. Li ne limiĝas al simpla kantoelektado, sed kelkfoje spicas la diskejon per propraj esperantlingvaj produktoj: Elektronika muziko (fifama: "Till kaj Gunnar faras teknon"), hiphopo kaj malrapidaj kantoj. Lia ĝenerala laborfilozofio estas, ke dancejo estas loko, kie homoj el multaj malsamaj landoj povas festi kune – kaj tial la muziko estu diversstila kaj en multaj lingvoj. Ne mirindas, se oni konsideras, ke temas pri "denaska frenezulo". (malnova prezentadoteksto)

Post pluraj demo-KDj li en 2003 eldonis la KDn "Diskoteko internacia" kun 11 elektronikaj kaj 3 acidĵazaj pecoj. Ĝi enhavas ĉefe instrumentajn pecojn kun parte esperantlingvaj titoloj. Du pecoj estis tute refaritaj por atingi KD-kvaliton. La disko aperis ĉe mp3.com kaj verŝajne ne estos havebla ĉe la libroservoj – temas pri vere interreta projekto.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Diskoteko internacia (2003)
    1. Klara blua akvo (Catania discopub mix) ! – (alia versio ol sur la Elektronika kompilo)
    2. Konsilo por la vivo (aurora mix) – (alia versio ol sur la Elektronika kompilo)
    3. Like a Terminator
    4. Cool, too
    5. Ho, nur dancu kun mi (instrumenta)
    6. Qu'est-ce qu'on fabrique à Toulouse?
    7. Panon kaj ludojn (remix no. 1)
    8. Mortal Combat 2 (remix no. 1)
    9. Till kaj Gunnar faras teknon (refarita)
    10. Laughing Joker (rebuilt)
    11. Nokta miksajho
    12. Somero en la suda urbo
    13. Jazz di Gennaro (Catania mix)
    14. Sax on the rocks
  • Elektronika kompilo (2003) – Li kontribuis per du pecoj: "Klara blua akvo" (nova mikso) kaj "Konsilo por la vivo".
  • "4" (2001) (demoalbumo)
  • La ulo en la spegulo (2001) (demoalbumo)
  • Prenu tion! (2001) (demoalbumo)
  • DĴj mortas solaj (1999) (demoalbumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Marko Naoki Linsdecembro 2000 - decembro 2001Felix Zesch