Eĥidno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Ekidno.
La nimfo Eĥidno, laŭ Julien Leray.

Laŭ la helena mitologio, Eĥidno (el la greka Ἔχιδνα, «vipuro») estis monstro, duone virina, duone serpenta, konata kiel "Patrino de ĉiaj monstroj", ĉar ŝi naskis multajn el la pli teruraj estaĵoj kiu rolas en la mitaro. Alia kromnomo ŝia estis "Drakaina Delphyne" (Δρακαινα Δελφυνη, drakina ventro). Ŝi simbolis teran koruptadon: putrado, ŝlimo, fetoraj akvoj, malsano, epidemioj, ktp.

Priskribo de Eĥidno[redakti | redakti fonton]

En sia Teogonio, Heziodo priskribis ŝin tiel:

[ ... ] la kolerema diino Eĥidno, kiu estas duone nimfo kun rigardantaj okuloj kaj belaj vangoj, kaj duone enorma serpento denove, grandega kaj terura, kun makulita haŭto, manĝante krudan karnon sub la sekretaj partoj de la sankta tero. Kaj tie ŝi havas kavernon profunde malsupren sub kava roko longe de la semortemaj dioj kaj mortontaj homoj. Tie, tiam, la dioj donos al ŝi glora domo por resti ene: kaj ŝi havas gardiston en Arimo sub la tero, sinistra Eĥidno, nimfo kiu ne mortas nek maljuniĝas ĉiujn ŝiajn tagojn.

Laŭ Apolodoro, Eĥidno estis filino de Tartaro kaj Geo[1], sed laŭ Heziodo, ŝiaj gepatro estis aŭ Keto kaj Forciso, aŭ Krisaoro kaj la najado Kaliroo[2]. Alternativa versio asertas ke ŝi estis filino de Pejro kaj Stikso, ekzemple laŭ Paŭzanio, kiu ne plu menciis tiun Pejron en siaj verkaĵoj[3].

Paro da "Eĥidnoj" plenumas ritojn por protekti vitojn, sur kilikso de ĉ. 520 a.K..

Eĥidno estis ina drako, kun vizaĝo kaj torso de bela virino (prezentita flugilhave en arĥaikaj vaz-pentraĵoj) kaj serpenta korpo, foje havante ankaŭ vostojn de du serpentoj, same kiel Lamio kaj aliaj drakinoj. Ŝi ankaŭ estis foje prezentita, kiel Karl Kerenyi menciis, farante sanktajn ritojn en vitejo, dum sur la kontraŭa flanko de la vazo aperis kaproj atakante la vitojn. Tiu ktonia Eĥidno verŝajne iĝis protektanto de la vitejoj[4].

Eĥidno unuiĝis al monstra Tifeo, kun kiu ŝi havis sian teruran idaron. Laŭ Homero[5], ili loĝis en subtera kaverno, en fora lando nomita Arimo, pri kies preciza situo ne estas interkonsento inter la postaj verkistoj kaj fakuloj. Post la venko de Zeŭso en la Tifonomaĥio, Tifeo estis malliberigita sub la monto Etno, sed la olimpanoj permesis Eĥidnon supervivi kun ŝia monstraj gefiloj, kiel defio por estontaj gedioj kaj herooj. Fakte, ŝi iam atakis Heraklon en Skitio (ebla situo de Arimo) kaj ŝtelis liajn ĉevalojn, kiam la heroo trapasis tiun landon por plenumi la taskon pri la oksoj de Geriono. Kiam la heroo postulis ŝin ilin redoni, Eĥidno promesis tion fari nur se li amoradas ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis Agatirso, Gelono kaj Skito, la unua reĝo de Skitio, pro tio ke nur li sukcesis pretigi la arkon de sia patro[6].

Kvankam Eĥidno estis senmortema kaj ĉiam juna laŭ Heziodo, Apolodoro rakontas ke ŝi estis finfine mortigita de Argo Panopto, la cent-okula giganto, dum ŝi dormis kaj pro tio ke ŝi kutime manĝadis homan karnon[1].

La monstra idaro de Eĥidno[redakti | redakti fonton]

Pro ŝia rilato al putreco, Heziodo igis Eĥidnon patrino de monstraj maraj diaĵoj, reprezentante la skorion, kiun oceano generas en ĉe-maraj marĉejoj. En ĉiuj rakontoj, ŝi unuiĝis al Tifeo, ŝtorma giganta demono kiu defiis Zeŭson kaj klopodis detrui Olimpon kaj la mondon. Kune, ili naskis la plej danĝerajn monstrojn por la loĝantoj de la Tero: la teba Ĥimero, la dukapa hundo Orto (patro laŭ aliaj versioj de Sfinkso kaj la Nemea Leono), la drako kiu gardis la pomojn de la Hesperidoj, tiu kiu gardis la oran lanon en Kolĉido, la Sfinkso, Cerbero, la Hidro de Lerno, Skilo, la aglo kiu formanĝadis la hepaton de Prometeo k.t.p.


Partneroj kaj idaro
Tifeo Heraklo Orto Nekonatulo

Similaj rolulinoj[redakti | redakti fonton]

Pro iliaj atributoj kaj la mitaj rakontoj, oni similigis Eĥidnon al kelkaj drak-formaj estaĵoj, kiel la serpento Pitono (putra), drakonino naskiĝita el la putra ŝlimo kiun generis la diluvo[14]. Laŭ tiu ideo, la venko de Apolono sur Pitono simbolis tiun de sano sur malsano, ofte prezentita en kultejoj, por forpeli epidemiojn.

Oni ankaŭ nomis ŝin "La Tartara Petromizo", kiu loĝis en submonda marĉa foŝaĵo[15]. Tio, identigas ŝin ankaŭ al Kampo, alia loĝantino de la infera mondo. Aliaj rilataj rolulinoj estus la argolanda Pojno, la focea Sibariso kaj Lamio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.2.
  2. Heziodo. Teogonio, 270-305.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.18.2..
  4. Karl Kereny. La greka diaro, paĝ. 51-52.
  5. Homero. Iliado, 2.783.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Herodoto. Historioj, 4.8-10,
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Higeno. Antaŭparolo kaj Fabloj, 151.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Heziodo. Teogonio, 306 kaj sekv.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.31, 2.74, 2.106, 2.113, 2.119 kaj 3.52.
  10. Valerio Flako, 4.514.
  11. Heziodo. Teogonio, 869.
  12. Kinto el Smirno, 12.444.
  13. Nono. Pri Dionizo, 18.274.
  14. Homera himno 3 (al Apolono), 356.
  15. Aristofano. La ranoj, 475.