Ekinodermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eĥinodermoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ekinodermo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opistokontoj Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Subregno: Metazooj
(senranga filumo) Duflankuloj Bilateria
Superfilumo: Novbuŝuloj
Filumo: Ekinodermoj
Ĥorduloj Chordata
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ekinodermoj (eĥinodermoj, latine Echinodermata) [1] estas filumo de animaloj, en kiun scienculoj enklasigas ekzemple ekinojn, asteriojn kaj marstelon.

Kelkaj proprecoj:[redakti | redakti fonton]

  • kalk-devena skeleto kiu konsistas el multaj "ostikloj" de kalcia karbonato kaj diversaj proteinoj. La ostikloj ne estas solidaj, sed havas mikrostrukturon simila al spongo, nomita "stereomo". Laŭ embriologio, la ekinodermaj ostikloj estas vera endoskeleto, ĉar ili estas produktitaj de la ĉeloj de la mezenkimo, kaj ĝenerale estas kovritaj de epidermo. Tamen, funkcie, la ostikloj havas rolon pli similan al ekzoskeleto.
  • akvo-"vaskula" sistemo gravas por sinmovo, spirado, sinnutro kaj ankaŭ plenumas rolon en sentado/sensado.
  • ŝanĝeblaj kolagenaj histoj, kiuj povas ŝanĝi la konsiston sub influo de la neŭrona superrego (ĝi rigidigas aŭ fleksebligas la skeleton).
  • 5-flanka organizo de la korpo je plenaĝo - ĉiuj plenaĝaj ekinodermoj havas 5-flankan simetrion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Asterifilumanoj*

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]