Ełk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ełk; legu: Eŭk; antaŭe pole: Łek; litove : Lukas; germane: Lyck; ruse: Элк; pruse: Luks)
Blazono
Ełk (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Ełku
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Ełcki
Komunumo Komunumo Ełk
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1445
Koordinatoj 53° 49′ N, 22° 21′ O53.81666666666722.35Koordinatoj: 53° 49′ N, 22° 21′ O
Areo 21,07 km2
Loĝantaro 60846 (en 2004)
Loĝdenso 2650,5/km2
Poŝtkodo 19-300
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NEL
TERYT 6283705011
Estro Tomasz Andrukiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Marszałka Piłsudskiego 4
Poŝtkodo de estraro 19-300
Telefono de estraro 87 610-92-51
Fakso de estraro 87 610-20-59
Poŝto de estraro um@um.elk.pl
Ĝemelaj urboj Flago-de-Germanio.svg Germanio: Nettetal kaj Hagen
Flago-de-Litovio.svg Litovio: Nemenčinė (Vilnius)
Flago-de-Usono.svg Usono: Burlington
Komunuma retejo http://www.elk.pl
v  d  r
Information icon.svg

Ełk (legu: Eŭk; antaŭe pole Łek; litove Lukas; ruse: Элк; pruse Luks) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Ełk en distrikto Ełcki. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: La urba nomo ĝis tiam estis Lyck.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unauaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko aŭ la fera epoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo fera epoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosila rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj brulebla ŝtono. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵoj el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferadoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo. El tiu epoko abundas en la regiono la tumuloj / kurganoj de baltoj / jadvingoj - vidu la alkroĉitan foton.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mallumo de forgeso perdiĝis la unuaj loĝantoj kaj historio de tiu ĉi tero. Dum diversaj periodoj kaj per diversaj lingvoj oni nomis la loĝantojn de tiu ĉi regiono – polesanoj, sudovoj, jotvingoj / jadvingoj. Ĝenerale oni klasifikis ilin kiel baltoj parence ligitaj per lingvo kaj materiala kulturo kun praprusoj kaj litovoj. Ili okupiĝadis pri ĉasado, bestobredado, sed ankaŭ pri agrikulturo kaj metio. Tamen neniam ili fondis unuforman ŝtaton. Ili vivis kiel gentaj komunecoj, nur de tempo al tempo unuiĝante por komune invadi najbaran teritorion aŭ sin defendi kontraŭ punekspediciojn de polaj kaj rusaj princoj. Dum la 13-a jarcento loĝantaro de tiu ĉi tereno nombris ĉirakaŭ 50 mil da homoj. El tiu tempoj abundas en la regiono la tumuloj / kurganoj de baltoj / jadvingoj - vidu la alkroĉitan foton. Malgraŭ ke ili famiĝis pro la brava kuraĝo, tamen ili ne sukcesis kontraŭstari la novan malamikon – la Teŭtona Ordenon de Kruckavaliroj. Ili estas anoj de „Ordeno de Sankta Maria Di-Patrino de la Germana Domo en Jerusalemo”. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruckavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco. La ordeno estis fondita en 1190 en Palestino dum la krucmilitoj. La Kruckavaliroj estis kavaliroj-monaĥoj kaj verŝajne pli kavaliroj ol monaĥoj. Tiujn ĉi Teŭtonaj Kruckavaliroj venigis en tiun regionon la pola princo Konrado Unua la Mazovia en la jaro 1226, por ke ili defendu la nordan parton de lia teritorio kontraŭ invado de la prusaj gentoj. Sed la Kruckavaliroj jam de la komenco havis alian intencon. Ili aspiris krei propran ŝtaton sur la terenoj loĝantaj de la paganoj. Ilia strebado post nelonge plenumiĝis. Jam post 50 jarojn (1283) la terenoj kun la prusa kaj jotvinga popoloj estis sub regado de Kruckavaliroj. Praloĝantojn ili murdis kaj tiuj, kiuj sukcesis eviti murdon, eskapis en Litovion. De ĉirkaŭ 19a jarcento terenoj okupitaj de Kruckavaliroj oni nomis Prusio. La kruckavalira ŝtato estis germana kolonio. Estiĝo de Ełk (legu: Eŭk) estas strikte ligita kun restado de Kruckavaliroj sur tiu tereno.

La ruinoj de la kastelo konstruita en la 14a jc de Ulrich von Jungingen / Ulriko von Jungingen, la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno dum la Batalo de Grunwald / kiu okazis la 15an de julio 1410j)

En la jaroj 1392-1406 ili konstruis kastelon sur la insuleto, troviĝanta sur la lago Ełk (faris tion Ulrich von Jungingen / Ulriko von Jungingen – dum la Batalo de Grunwald li estis Granda Estro de la Teŭtona Ordeno) (vidu la alkroĉitan foton de la kastelo). Probable ili starigis ĝin sur la loko, kie antaŭe estis ligna gardoturo de jotvingoj. Ełk kiel setlejo estis fondita en la jaro 1425. Estro de la ordeno de la Teŭtonaj Kruckavaliroj donis permeson fondi setlejon sur alta bordo de la lago Ełk; ĉar la ĉirkaŭaĵo estis preskaŭ senhoma pro militoj, ili komencis koloniadon. Venis ĉi tie germanoj, sed ankaŭ mazovoj – homoj de la pola troloĝata regiono Mazovio kaj ekloĝis en Ełk kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Profitdona situo de la setlejo, proksime de la kastelo, sur komerca vojo, kiun oni nomis „Sukcena Vojo”, el Mazovio al Litovio kaj Królewiec / Kenigsbergo (nun Kaliningrado) certigis al ĝi bonajn kondiĉojn por evoluo. Probable en la jaro 1445 la setlejo ricevis urbajn rajtojn. Sed jam post nelonge la novan urbon tre damaĝis la 13-jara milito inter Teŭtona Ordeno kaj Pollando. La milito finiĝis per packontrakto en la jaro 1466 laŭ kiu Ełk restis en la limoj de Prusio / la Teŭtona Ŝtato. Kruckavaliroj post tiu milito estis tre malfortigitaj kaj ilia politiko mildiĝis. Pro tio la urbo fariĝis alloga loko por alikredantoj, persekutataj en aliaj regionoj kaj kiuj veninte ĉi tie kontribuis al la kultura kaj mastruma disvolvo de la urbo. Tiam, en la jaro 1536 venis en la urbon la luterana pastro Jan Malecki. Li fondis en la urbo la unuan presejon, kiu presis ankaŭ pollingvajn librojn, interalie la tradukon de la Malnova Testamento kaj Nova Testamento de Jakub Wujek / Jakobo Vujek el Wągrowiec. Lia filo, Hieronim Malecki, fondis en 1546 la unuan mezlernejon, kiu pretigis junularon por universitataj studoj. La agado de Malecki – la patro kaj la filo – multriĉigis la kulturan kaj mastruman vivon de la urbo. Danke al ili Ełk fariĝis kvazaŭ ĉefurbo de la orienta parto de Mazurio. La 16a jarcento estis probable la plej prospera por la urbo. Disvolviĝis metio, komerco, edukado, sed jam 17a jarcento alportis multajn malfeliĉojn – militojn, incendiojn, epidemiojn, kiuj bremsis disvolvon de la urbo. En la periodo de pola-sveda milito, t.n. Sveda diluvo en 1655 Ełk okupaciis svedoj. En la sekva jaro la urbon invadis tataroj, kiujn kontraktis la pola reĝo. Tataroj multe damaĝis la urbon, bruligis multajn domojn, la loĝantaron parte murdis, parte sklavigis. Pro pesto en la jaroj 1709-1710 el inter 2000 da loĝantoj mortis 1300. Epidemioj de pesto ripetadis ankaŭ en la unua duono de 19a jarcento. En la jaroj 1819-1822 grandaj incendioj tute forkonsumis la malnovajn konstruaĵojn de la urbo. Oni devas scii, ke plimulto de la konstruaĵoj estis lignaj. Pro ĉiuj ĉi okazaĵoj Ełk aspektas kiel la urbo fondita en 19a jarcento. Mankas en ĝi antikvaĵoj. Malgraŭ ĉiuj malfavoraj okazaĵoj oni senĉese rekonstruadis la urbon. Decida por la urba evoluo estis la jaro 1868, en tiu jaro oni fondis fervojon, kiu kunligis Ełk kaj Kenigsbergon kaj en sakvaj jaroj Ełk kun Bjalistoko kaj Olŝtino / Olsztyn (legu: Olŝtin) – kio signifis ligon kun Pollando kaj pligrandigon de komerca interŝanĝo. Tiam ankaŭ ŝanĝiĝis spaca aranĝo de la urbo. Ĝi komencis kreski direkte al la fervojo, kiu estis situinta nord-oriente de la ĝisnuna urbo. Tia kaj ne alia diskresko de la urbo kaŭzis, ke ĝi estas iasence diferenca de plimulto da urboj – mankas en ĝi urboplaco. En malnova Ełk dum multaj jaroj anstataŭis ĝin la ĉefa strato, situanta laŭlonge de la laga bordo, ĉe kiu kreskis la setlejo, kiu poste ricevis la urbajn rajtojn. La strato en la mezo de sia longeco (ĉirkaŭ 1,7 km) dislarĝiĝis, kreante tiamaniere kvazaŭ placon. Sur tiu ĉi „placo” en la jaro 1740 oni konstruis la paroĥan preĝejon, probable lignan. Post nelonge, proksime de la preĝejo oni konstruis ankaŭ urbodomon. Bedaŭrinde granda incendio forbruligis kaj la preĝejon kaj la urbodomon, krom tio lernejon kaj 80 domojn, kiuj formis malnovan parton de la urbo. La nova parto de la urbo situanta direkte al la fervoja stacidomo estis jam alkonstruita - troviĝis ĉi tie modernaj brikdomoj, domego de tribunalo, hospitalo, hoteloj, preĝejoj. En la jaro 1860 Ełk havis 4000 da loĝantoj, sed jam en la jaro 1910 tiu nombro kreskis ĝis 13.500. La 20a jarcento denove enskribis tragikan folion en historion de Ełk. Dum la Unua Mondmilito la malamika rusa armeo trifoje trapasis la urbon jen konkerante ĝin jen perdante, kio kaŭzis preskaŭ kompletan ruiniĝon (vidu la alkroĉitan foton de la jaro 1916). Tamen same kiel dum pasintaj jarcentoj, la urbo rapide leviĝis el ruinigo. Denove oni rekonstruis ĝin kaj la urbo fariĝis grava centro de la loka komerco, metio, eta industrio, edukado. Post la jaro 1918 Ełk restis en limoj de Prusio. En la jaro 1939 en la urbo loĝis 16.000 da homoj. Kaj en tiu tempo finiĝas la historio de malnova Ełk – la urbo en kiu dum jarcentoj vivis kaj kreis ĝian kulturon kaj materialan prosperon poloj kaj germanoj, judoj kaj rusoj. Ilia kunvivado ne ĉiam pasis glate, sed tamen ĉiam la loĝantoj scipovis prudente solvi la problemojn. La nacian diversecon rompis la Dua Mondmilito. Du kontraŭhomaj totalismoj, tiu de Hitlero kaj tiu de Stalino, diversecon ne toleris. Fine de la Dua Mondmilito, kiam al la urbo proksimiĝis la Sovetia la Ruĝa Armeo, la loĝantoj panike forlasadis la urbon. Multaj el ili perdis la vivon kaj en la urbo restis apenaŭ 1765 loĝantoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Esperanto en Ełk

Ĝis la jaro 1973 ne ekzistis granda intereso pri la internacia lingvo en la urbo. Nur kelkaj personoj scipovis paroli Esperanton aŭ lernis pere de korespondaj kursoj, organizitaj fare de PEA (Pola Esperanto-Asocio). Septembre 1973 laŭ iniciato de Janusz Wolak (legu: Januŝ Volak), kiu venis el Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ) kaj sub lia gvido okazis la una Esperanto-kurso por junularo kaj plenkreskuloj en la urba kulturdomo. El 85 partoprenintoj finis la kurson nur 22 – sed tio estis „la unua paŝo”. Jam novembre estis registrita Esperanta Urba Rondo, kies prezidanto fariĝis inĝ. Waldemar Roszkowski (legu: Valdemar Roŝkovski). La estraro de la rondo energie eklaboris kaj rapide trovis kontaktojn kun landaj kaj elsterlandaj esperantistoj. Ĝi faris ankaŭ vastan propagandon por la lingvo kaj ideo de Ludoviko Zamenhof. Ĉiu jare estis organizitaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. La „rondanoj” komencis partopreni en UK (Universalaj Kongeresoj) kaj multaj aliaj turismaj aranĝoj. Danke al aktiveco de mag. J.Sadowska, T.Turkowski, K.Dolęga (legu: Dolenga) kaj inĝ. W.Roszkowski la loka grupo pligrandiĝis kaj komence de la jaro 1980 nombris jam 80 anojn. Novembre de la jaro 1983 la Esperanta Urba Rondo transformiĝis je Vojevodia Esperanta Asocio, kiel filio de PEA. De tiam ĝia agado ampleksis la tutan Vojevodion Suwałki (legu: Suvaŭki) – daŭre sub la gvido de inĝ. Waldemar Roszkowski. Kadre de tiu asocio ekestis kelkaj ensembloj: „Verdaj Mazuretoj”, „Revulinoj” (kantgrupo), „Cindrulino” (teatra grupo) kaj en Suwałki (legu: Suvaŭki) „Petoluleto”. Tiuj artaj grupoj estis gviditaj de instruistoj: Monika Bilnik, mag. Lidia Bogdan, Ewa Bondar, d-ro J.Olejnik kaj Anna Organista. La asocio funkciis en la urba kulturdomo, organizis tie diversgradajn kursojn de la lingvo, regulajn renkontiĝojn por perfektigo de la lingvo. Tie oni povis legi novaĵojn pri Esperanta movado en Esperantaj revuoj, abonitaj de la asocio. Kiam la kulturdomo ekpostulis pagon por la ebleco renkontiĝi tie, ni devis translokiĝi en alian senpagan lokon. Ni ne havis monrimedojn por pagi. La novan lokon ni trovis en la Projekt-Oficejo, en kiu laboris inĝ. W.Roszkowski. Esperanto-kursoj okazadis ne nur en Ełk (legu: Eŭk) sed ankaŭ en Suwałki, Prostki, Giżycko (legu: Giĵicko) kaj Grajewo (legu: Grajevo), la tri lastaj estas malgrandaj urbetoj proksime de Ełk. Dum niaj renkontiĝoj, partoprenantoj de diversaj ekskursoj kaj kongresoj rakontis pri siaj travivaĵoj, montrante lumbildojn – tiamaniere ni multe eksciis pri la esperantaj aranĝoj ne nur pri la famaj internaciaj feriadoj en Międzygórze (legu: Mjendziguĵe) kaj Krynica (legu: Krinica), sed ankaŭ pri esperantaj aranĝoj en Kanado, Anglujo, Kolombio, Bulgarujo kaj multaj aliaj lokoj. Ĉiujare estis organizita la Zamenhof-tago la 15-an de decembro, festata samtempe kiel la Tago de Esperanta Libro. En tiu periodo ekestis novaj Esperantaj kluboj en Giżycko (legu: Giĵicko) Węgorzewo (legu: Vengoĵevo), Prostki kaj Nowa Wieś Ełcka (Nova Vilaĝo Eŭka). La Vojevodia Asocio kolportis al novaj kluboj revuojn kaj librojn.

En la jaro 1986 okazis ĝenerala kunveno de la anoj por elekti novan estraron. La ĝisnuna prezidanto rezignis pri la kandidatiĝo kaj ni elektis la novan – Marian Sobolewski (legu: Sobolevski), kiun post kvar jaroj anstatatŭis Halina Kindziuk kaj ekde la jaro 1994 prezidis al la asocio Ewa Bondar. Tiam ni denove ŝanĝis lokon, la asocio ricevis senpagan ĉambron en la Kooperativa Kulturdomo. Post longaj jaroj de disfloro, en 90-aj jaroj, post reĝimtransformiĝo en la lando, komenciĝis ekonomiaj malfacilaĵoj kaj tio iasence kaŭzis malmultiĝon de ĝisnunaj aktivuloj kaj ordinaraj anoj. Plej longe aktivis teatra grupo „Amika Rondeto” sub gvido de Eva Bondar kaj malgranda grupo de plenkreskaj entuziasmuloj. Dum ĉiusejmanaj renkontiĝoj ni organizis traduk-rondojn, konversaciajn rondojn, sed kursoj ĉesis okazi pro manko de volontuloj. Ĉiuj komencis urĝe lerni la anglan ... De la 1a de januaro 1999 ekfunkciis nova administracia reformo, kiu transformis ekzistantaj 49 vojevodioj je nur 16. Tiamaniere Suwałki perdis statuson de la vojevodia urbo, do ankaŭ nia filio de PEA devis ĉesi ekzisti kiel la Vojevodia Filio de PEA. Kaj ne nur tio kaŭzis, ke la asocio ĉesis funkcii. Pro manko de membroj ni ne povis fondi memstaran filion de PEA, nek memstaran alian Esperantan organizon. Ĉar Ełk ekde la nova administracia reformo ekapartenis al Vojevodio de Varmio-Mazurio, ni, kelkaj anoj decidis aparteni al Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olsztyn (legu: Olŝtin). Ĝis nun apartenas tie tri personoj el Ełk. Tamen Olsztyn (legu: Olŝtin) / Olŝtino estas sufiĉe malproksime, niaj kontaktoj kun tieaj esperantistoj estas maloftaj kaj porokazaj. Apartan atenton ni devas dediĉi al nia elstara esperantistino Eva Bondar. Ŝi konatiĝis kun Esperanto kiel 60-jarulino kaj preskaŭ tuj ŝi komencis tre aktive agi. Rapide ŝi ellernis la lingvon kaj akiris certigilon de Pola Esperanto-Asocio rajtigantan al instruado de Esperanto. Aparta momento venis, kiam ŝi konatiĝis kun la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee, partoprenis la gvidatan de ŝi Cseh-seminarion kaj decidis studi kaj apliki Cseh-metodon. Post la morto de Audrey ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska en Internacia Esperanto-Instituto. Ŝi ne nur gvidis kursojn en multaj landoj (Ĉinujo, Estonujo, Rusujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Latvujo, Litovujo, Norvegujo, Slovakujo, Pollando, Ukrainujo), sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis por administraj laboroj ĉe Cseh-aranĝoj dumkongrese. En 2001 ŝi fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto. La 15an de decembro 2011 ŝi kune kun aliaj naŭ elstaraj Esperanto-pedagogoj eniris Panteonon de edukado.net Nun ŝi malmulte aktivas pro ne tro bona sanstato, tamen ĉiusemajne venas al klubaj renkontiĝoj kaj plu interesiĝas pri novaĵoj en Esperanta movado.

De la 2011 j. en la urbo estas tre aktiva anino de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Dorota Burchardt (legu: Burĥardt), ŝi ankaŭ preparis la E-tekstojn por la E-versio de Vikipedio pri la urbo Ełk.

KONTAKT-RET-ADRESO kun Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Ełk:

dorburc@interia.pl

Sidejo de la Estraro de EDE-PL:

62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49; Tel.: +48 604 471 480 (prezidanto), +48 0607 659 404 (vicprezidanto), Ret-adreso: irenagrochowska4@wp.pl (sekretario)

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-PL legu en la ttt-ejo: http://www.ede.esperanto.info.pl

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbo el la ponto de Eŭk-lago
La ruinoj de la kastelo el la tempoj de Teŭtona Ordeno (sur la insulo de Eŭk-lago, el la 14a jc.)
La urbo, vidata de la urba lago
Ponto super la urba lago
Interno de la preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo Kristo
La Supera Porpastra Seminario
Monumento omaĝe al "Mortintoj por libera kaj sendependa Pollando" en la Parko de Solidareco
Brikdomo en la centro de la urbo
La folklor-kostumo el la regiono Varmio-Mazurio, en la urba biblioteko
Promenejo ĉe la urba lago
Akvo-turo