Eŭdo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭdo la 1-a
860 – 898
EudesParis.jpg
Eŭdo rekaptante Parizon kaj rajdante tra la sieĝantoj.
Reĝo de la Frankoj
Grafo de Parizo
Reĝado 888 - 898
Dinastio Robertidoj
Antaŭulo Karlo la 3-a la Dika
Posteulo Karlo la 3-a la Simpla
Patro Roberto la Forta
Patrino Nekonata

Eŭdo la 1-a (franclingve Eudes Ier), aŭ Odo (naskiĝis ĉ. 860 - mortis la 1-an de januaro 898 en La Fère, Aisne) estis grafo de Parizo, markizo de Neŭstrio kaj fariĝis sekve reĝo de la Frankoj ekde 888 ĝis 898.

Li estis la plejaĝa filo de Roberto la Forta. Kvankam sia antaŭulo, Karlo la Dika, estis ankoraŭ vivanta, Eŭdo fariĝis reĝo pro sia tre kuraĝa konduto dum la vikinga sieĝo de Parizo en 886. Karlo la Dika, kiu estis reĝo sed ankaŭ karolida imperiestro, nur malrapide sendis militistojn, kaj estis eksigita pro tio.

Eŭdo estis balotelektita kiel reĝo je la 29-a de februaro 888. Karlo la Simpla, la legitima heredinto de la krono, luktadis dum la tuta reĝado de Eŭdo por repreni sian tronon. Eŭdo finfine akceptis traktadi kun Karlo : li cedis al li la landon inter la Rejno kaj la Sejno, kaj konservis Parizon kun Okcidenta Frankio.

Antaŭ sia morto, Eŭdo devis agnoski Karlon la Simplan kiel sian oficialan posteulon. Li mortis en 898.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]