Eŭfrozino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 31 Eŭfrozino.
La tri Gracioj de Peter Paul Rubens, 1620-1924. Meze, Eŭfrozino.

Laŭ la helena mitologio, Eŭfrozino (el la greka Ευφροσυνη, ĝojo) estis unu el la tri Karisoj, diinoj pri ĝojo, ornado, beleco, festumado, muziko kaj danco. Oni kutime prezentis ŝin dancante, meze de ilia fratinoj Talio kaj Aglajo, kvankam ŝi ankaŭ aperas apud Akrato, la dio pri pura vino. Evidentiĝas pro la etimologio, ke ŝi simbolis ĝojon kaj amuziĝon.

Laŭ la plej divastigata versio[1], la Karisoj estis filinoj de Zeŭso kaj Eŭrinomo, kvankam la orfea tradicio mencias ke ŝia patrino estis Eŭnomio[2]. Tria versio, tre metafora, asertas ke Eŭfrozino kaj ŝiaj fratinoj naskiĝis el la unuiĝo de Nikso (Nokto) kaj Erebo (Malhelo), kune kun multaj alegorioj, kaj pozitivaj kaj male[3]. Laŭ Pindaro, ili estis kreitaj ĝuste por aldoni al nia mondo iom da ĝojaj momentoj kaj gastigaj emoj. Li aldonas ke muziko ege plaĉas al Eŭfrozino[4].

Eŭfrozino kaj la ceteraj karisoj servis la diinon pri amo, Afrodito, kaj ŝian filon Eroso. Oni kutime prezentis ilin dancante cirkle, aŭskultante la dian muzikon de Apolono, kune kun nimfoj kaj la muzoj. Tiamaniere ili aperas en la maldektra flanko de la famega pentraĵo Printempo, de Botticelli, kaj en multaj artaĵoj pli. Ili ankaŭ inspiris la poemon L´Allegro, de John Milton[5]. Laŭ rakonto de Sostrato, Afrodito, Eŭfrozino, Talio kaj Aglajo pridisputis la honoron esti la plej bela. Ili elektis Tirezion kiel juĝisto, kiu, post longa pripensado, atribuis la premion al Aglajo[6].

La asteroido Eŭfrozino, malkovrita en 1854, ricevis sian nomon de ĉi tiu diino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 907.
  2. Orfea Himno 60.
  3. Higeno. Antaŭparolo.
  4. Pindaro. Olimpa Odo 14, 1.
  5. "Milton, L'Allegro kaj Il Penseroso"
  6. Sostrato. Pri Homero, 1665.