Eŭgeno Onegin
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Maj. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Eŭgeno Onegin (ruse Евгений Онегин) estas romano en versoj de Puŝkin. Ankaŭ Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij verkis operon pri tiu romano.
[redakti] En Esperanto aperis
La romanon el la rusa tradukis kaj komentis Nikolao Nekrasov, kaj eldonis Sennacieca Asocio Tutmonda en 1931. La publikaĵo ampleksis 236 paĝojn.
La plej plenan kaj fidelan tradukon de la versromano (ja Nekrasov preterlasis kelkajn partojn, kaj malĝuste komprenis kelkajn specifajn realaĵojn) faris Valentin Melnikov; lia traduko estas eldonita en 2005 de Sezonoj, en Kaliningrado (serio Oriento-Okcidento, n-ro 40).
[redakti] Citaĵoj pri la romano
|
« Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj. »
|
|
« Versa romano Eŭgeno Onegin estas probable la plej elstara verko de tuta rusa literaturo. Fama kritikisto V.Belinskij prave nomis ĝin “enciklopedio de la rusa vivo”: vere, la rusa vivo — kaj nobela en la ĉefurboj, kaj kampula en vilaĝo (Puŝkin priskribis bone konatan medion en Pskova provinco, kie situis lia propra bieno), kun ĉiuj moroj, tradicioj kaj aktualaj eventoj — estas montrita plej fidele kaj detale. La aŭtoro certigis la legantojn, ke la tempo en la romano estas kalkulita laŭ kalendaro; la priskribataj eventoj komenciĝas fine de 1819. Apud la elpensitaj protagonistoj rolas realaj konataj homoj kaj la aŭtoro mem. Krome, li kelkloke citas aŭ parodias la poetojn-samtempulojn, kaj eĉ sukcesas kun ili polemiki, ofte apelacias al la leganto — do la “spirito de l' tempo” senteblas perfekte.
|

