Eŭgeno la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭgeno la 3-a
167-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Bernardo (ĉu de Paganelli?)
Pontifiko de 5-a de februaro 1145
ĝis 8-a de julio 1153 [#]
Antaŭulo Lucio la 2-a
Sekvanto Anastazio la 4-a
Persona informo
Nacieco itala
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Pizo
Morto 8-a de julio 1153
en Tivoli (ĉe Romo)
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭgeno la 3-a, kiam estis elektita papo, abatis en cistercia monaĥejo de “Sanktaj Vincento kaj Anastazio ĉe la “Tri Fontoj” najbare de Romo. Homo tre klera kaj pia, Eŭgeno kreskis en la aŭstera kaj solitara cistercia vivo. Estis amiko kaj disĉiplo de sankta Bernardo tiam abato de abatejo de Clairvaux, la plej eminenta personulo de la tiama okcidenta kristanismo. La elekto de la kardinaloj, tamen, ne havis laŭdon de Bernardo, kiu plendis pro la “naiveco kaj simpleco” de Eŭgeno, taksata netaŭga en la gravegaj cirkonstancoj de la insurekcio de romaj civitanoj kontraŭ la papo-reĝo kaj ekstarigo de kontraŭpapa respubliko.

En plena urba insurekcio kaj tuj post la tragika morto de papo Lucio la 2-a, la konklavo kuniĝis la saman tagon en la preĝejo de Sankta Cezario en Palatino. Al la ĵus elektito, la roma senato eksplicite petis ke li agnosku la aŭtoritaton de la municipo kaj rezignu ĉiun pretendon pri teraj povoj en Romo. Eŭgeno refuzis kaj tiam la ribeluloj blokis la enirejon de la tiama baziliko de Sankta Petro por malhelpi la konsekron-kronadon de la nova Papo. Tiam la papo foriris el Romo kaj loĝis en la monaĥejo de Farfa, kvardek kilometrojn fore de Romo, kie solene li ricevis liturgian konsekron. Poste li elektis Viterbon kiel rezidan sidejon.

Ĉi-okazaj eventoj en Romo

Romo restinta tramane de ribeluloj vidis disrabitaj la domojn de prelatoj kaj kardinaloj, kaj atakitaj monaĥejojn. Krome estis atakitaj kaj disrabitaj ankaŭ pilgrimoj. Arnaldo el Breŝo, akra oponanto de la tera povo de la papoj, instituigis iun praan roman konstitucion kaj aboligis la oficon de la papa prefekto, ĝin anstataŭigante per laŭelekta “Patricio” en la persono de Giovanni Pierleoni, parenco de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Eŭgeno rapidis ekskomuniki Pierleoni-n. Samtempe li helppetis al la urbo Tivoli kaj al ceteraj urboj ĉirkaŭ Romo. Eble timigitaj el la tuj minacanta interdikto por la tuta civitanaro kaj eble ĉar la izolado, ĉirkaŭ Romo, komencis produkti siajn seriozajn problemojn, respublikanoj hastis proponi akordon kun la papo.

Decembre 1145 oni gajnis laŭvortan akordon laŭ kiu respublikanoj engaĝiĝis ĉesigi la institucion de la “Patricio” kaj agnoski la papan aŭtoritaton, dum la papo promesis agnoski urbajn municipon kaj senaton (sed ĉiam kiel siajn vasalojn). La kristnaska festo de tiu jaro vidis la papon, revenintan, solene celebranta en Romo.

Ankaŭ Arnaldo el Breŝo dum la papa restado en Viterbo, tiun vizitis kaj sin montris pentinta kaj respektema, kaj, tuj post la reveno de la papo al Romo, eĉ li revenis kun sinteno de obeo. Sed nelonge post liaj predikoj fariĝis atakparoloj kontraŭ materiaj posedaĵoj de ekleziuloj denove incitante simplajn civitanojn kaj respublikanojn kune kun kelkaj elementoj de la malalta kleriklaro kontraŭ la eklezion kaj la papon. Antaŭ la ĉiam pli pliiĝanta malkontenteco, papo Eŭgeno decidis denove forlasi Romon (marto de 1146), ne akceptinte interalie la punojn kontraŭ Tivoli, urbo kiu ĉiam lin apogis. Li loĝis dum kelke da tempo en Viterbo, kaj sekve transiris al Sieno, sed fine rifuĝis en Francio.

Antaŭ nelonge, informiĝinte pri la falo de Edeso disrabita de la turka armeo, Eŭgeno la 3-a en Viterbo anoncis kaj proklamis la duan krucmiliton skribante rekte al la franca reĝo Ludoviko la 7-a tiun incitante partopreni.

Dum granda dieto okazigita en Speyer en 1146 la imperiestro Konrado la 3-a, kaj multaj ties nobeloj, estis konvinkitaj el la elokventeco de Sankta Bernardo engaĝiĝi en la krucmilito. Dume Eŭgeno kunvokis sinodojn en la norda eŭropo: en Parizo, Reims, kaj Treviro, en 1147 kaj en 1149, kiuj estis dediĉitaj al la reformo de la klerika vivo. Li konsidere kontrolis la religiajn iniciatojn, kaj aprobis, tiujn de Hildegard de Bingen.

Post la ekveturo de krucmilita armeo, Eŭgeno la 3-a engaĝiĝis en vizitoj al diversaj monaĥejoj: la 6-an de junio 1148 li estis en Verĉelo. De tie li transiris al Viterbo. Poste li helpetis de normana reĝo, Roĝero la 2-a, kaj per tiu helpo sukcesis eniri Romon. De tie la 28-an de oktobro 1149 Eŭgeno skribis leteron al la imperiestro Konrado la 3-a, ĵus reveninta el la katastrofa krucmilito, por ke li malsupreniru al Italio kaj helpu la papon submeti la respublikanaron. Sed tuj post li devis denove foriĝi el Romo al Viterbo.

Ankaŭ la romaj respublikanoj helppetis de la imperiestro, kontraŭ la papo kaj la normanoj ties helpantoj. Konrado al ambaŭ respondis afable kaj servoprete sed ne sin movis. Konrado mortis en februaro 1152; kaj en Aachen estis elektita imperiestro Frederiko la 1-a, kaj kronita la 9-an de marto 1152.

En la sama tempo en Romo respublikanoj ellaboris novan konstitucion laŭ kiu la povo estis disdividita inter du konsuloj, dum la senato pliampleksiĝis al cento da senatanoj. Tiupunkte kelkaj nobelaj familioj pliakordiĝemaj kun la papo sukcesis konvinki multajn civitanojn ke la plej oportuna homo taŭga por revenigi pacon en la urbo estis la papo. Kaj tial okazis ke en decembro 1152 Eŭgeno povis reveni al Romo. La tuta urbo omaĝis la papon per festoj, dum respublikanoj dividiĝis en ekstremaj kaj moderaj. La unuaj proponis doni la regadon al la imperiestro Frederiko la 1-a dum la duaj kontraŭis.

En marto 1153 la papaj legatoj sukcesis kontrakti kun la imperiestro en Konstanco [1], en kiu oni dekretis remeti la regadon de la urbo Romo al la papo, forigi definitive el Italio la bizancanojn, ne kontrakti kun la romaj respublikanoj kaj normanoj de Suditalio.

La lastaj monatoj de Eŭgeno la 3-a estis vivitaj en la atendo de la malsupreniro de la imperiestro al Italio kaj al Romo, sed la morto lin vizitis en Tivoli la 8-an de julio 1153.

Ankaŭ se la Romaj civitanoj ofte kontrastis kontraŭ la penoj de Eŭgeno la 3-a celantaj firmigi lian aŭtoritaton sur la urbo, ili estis ĉiam pretaj lin agnoski kiel spiritan gvidanton, kaj profunte admiris lian personan karakteron, mildan kaj substance pian. Tial ili lin honoris per solenaj funebraj ceremonioj. Lia korpo estis sepultita en Romo. Lia tombo tuj fariĝis celon de popola devoteco kaj al lia propeto oni atribuis rimarkindajn diajn favorojn.

Monaton post lia morto, la 12-a de aŭgusto, mortis ankaŭ lia amiko kaj majstro Bernardo de Clairvaux, ankaŭ li lasanta famon de sankteco.

La kulto, pro lia propeto, lin honoranta kiel beatulon ab immemorabilis (de antikva tempo) estis aprobita de papo Pio la 9-a la 3-an de oktobro 1872.

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Franco Cardini, Marina Montesano, Storia medievale, Firenze, Le Monnier Università, 2006. ISBN 8800204740.
  • Marco Albertazzi, Enciclopedie medievali. Storia e stile di un genere, Lavìs, La Finestra editrice, 2008. ISBN 978-88-88097-83-1.
  • Hermann Schreiber, Gli Arabi in Spagna, Milano, Garzanti Editore, 1980.
  • Fedriga R. - Puggioni S. - Fumagalli Beonio-Brocchieri M.T. cur., Logica e linguaggio nel Medioevo, Milano, LED Edizioni Universitarie, 1993, ISBN 88-7916-032-X
  • Soldi Rondinini G. - Perelli Cippo R., Problemi di storia medievale. Con appendice di tavole cronologiche, Milano, LED Edizioni Universitarie, 1992, ISBN 88-7916-007-9
  • J. Riley-Smith, Breve storia delle crociate, Mondadori, 1994
  • Jacques Ellul Storia delle istituzioni - Il medioevo Mursia ISBN 9788842509721
  • Alessandro Ghisalberti, Medioevo Teologico, Ed. Laterza, Roma-Bari 1990 ISBN 88-420-3520-3
  • Georges Duby, Il Medioevo da Ugo Capeto a Giovanna d'Arco, 987-1460, tr. G.V. Marogna, CDE Edizioni, Milano 1996
  • M. Horn, Studien zur Geschichte Papst Eugens III.(1145–1153), Peter Lang Verlag 1992
  • Bernardo de Clairvaux, On Consideration , (adresita al papo Eŭgenio la 3-a), George Lewis, trans., Oxford, Clarendon Press, 1908.

Referencoj

  1. Temas pri la pakto de Konstanco okazinta tridek jarojn antaŭ la traktato de Konstanco