Eŭhen Pluĵnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭhen Pluĵnik
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1898 (1898-12-14)
en Kantemirovka
Morto 31-an de januaro 1936 (1936-01-31) (37-jaraĝa)
en Solovecaj insuloj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Baikove Cemetery vd
Lingvoj ukrainarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Kieva Nacia Universitato de Teatro, Kino kaj Televido «Ivano Karpenko-Karij» vd
Subskribo Eŭhen Pluĵnik
Profesio
Alia nomo Kantemyrjanyn vd
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
Aktiva dum 1920– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

PLUĴNIK Eŭhen ukraine Євген Плужник (1898-1936) estis estimata ukraina poeto. Li lernis en gimnazio de Voroneĵ, Rostovo (nuna Rusio), poste - en Kijiva Zoo-teĥnika Instituto, Kijiva Muzika kaj Drama Instituto nome de Mikola Lisenko. Li laboris kiel instruisto en Poltava provinco. Literaturan agadon komencis en 20-aj jaroj de XX-a jc. Membro de diversaj literaturaj grupoj kaj unuiĝoj. Tradukis de la rusa. En decembro de 1934 estis arestita pro aliĝo al "naciisma terorisma organizaĵo". Mortpuna verdikto estis ŝanĝita je dumviva malliberigo. Mostis sur la insulo Solovki.

Aŭtoro de multaj poemkolektoj; kune kun Valerian Pidmohilnij kompilis Frazeologian vortaron de ukraina lingvo (1926). Liajn poemojn esperantigis Maria Vaŝĉiŝin, Volodimir Pacjurko (5), sed plejmulte - Kris Long.