Eŭnomia familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo kaj strukturo de la Eŭnomia familio, en la spaco de la propraj orbitaj elementoj (klinangulo, discentreco, granda duonakso)

La Eŭnomia familio estas granda familio da S-tipaj asteroidoj, ŝuldanta sian nomon al la asteroido 15 Eŭnomio. Ĉirkaŭ 5 % el la asteroidoj de la ĉefa zono apartenas al la Eŭnomia familio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

la ĉefa ano, 15 Eŭnomio, kun siaj 300 km de longo, por averaĝa diametro de 250 km, estas plej granda S-tipa asteroido ; ĝi situas proksime de la "baricentro" de la familio, kaj entenas ĉirkaŭ 70 al 75 % el la maso de la praa "patra korpo". Estas verŝajne, ke tiu patra korpo havis diametron de ĉirkaŭ 280 km kaj estis pli-malpli diferencigita[1], ĉar la spektraj tipoj de la anoj de la familio montras malgrandajn variojn.

Aliaj studoj pensigis, ke la korpo kiu estis disrompita estis antaŭe dispecigita de alfrapoj[2] La alfrapinta korpo estis verŝajne pli malgranda asteroido de preskaŭ 50 km de diametro, kun rapideco de ĉirkaŭ 22 000 km/h[3]

La aliaj anoj de la familio estas regule disdonitaj (en la "spaco de la propraj elementoj") ĉirkaŭ Eŭnomio. La sekvanta pli granda ano estas 258 Tiĥo ; Tamen, ĝia lokalizo en la marĝeno de la familio pensigas, ke ĝi estus entrudulo. La plej grandaj certaj anoj havas ĉirkaŭ 30 km de diametro.

Spektraj studoj montris, ke la anoj de la familio estaj de diversaj komponiĝo, kvankam ili estas de spektra tipo S. Ilia surfacoj estas ŝtonaj kaj entenas silikatojn da nikelo kaj fero. Ili estas ĝenerale helaj aŭ sufiĉe helaj.

La familio entenas grandan nombron da malgrandaj korpoj. Ĉar la malgrandaj korpoj emas suferi perturbojn pro alfrapoj, gravitaj perturboj aŭ efiko Yarkovsky, tio indikas, ke la kreo de la Eŭnomia familio estas relative recenta (laŭ la astronomia skalo)

Lokalizo kaj grando[redakti | redakti fonton]

La Eŭnomia familio estas lokalizata inter la orbitaj resonancoj 3:1 kaj 8:3 kun Jupitero kaj kun relative grandaj klinanguloj

Laŭ studo de Zappalà kaj aliaj, la propraj orbitaj elementoj de la eŭnomia familianoj estas:

ap ep ip
min 2,54 AU 0,212 11,6°
max 2,72 AU 0,180 14,8°

En la nuna epoko, la elementoj estas:

a e i
min 2,53 AU 0,078 11,1°
max 2,72 AU 0,218 15,8°

Entruduloj[redakti | redakti fonton]

Tiuj entruduloj havas samajn orbitajn elementojn kiel la familianoj, sed pro iliaj malsimilaj komponiĝo, (do, spektro) ili ne povis naski de la disrompo, kiu kreis la familion.

85 Io
70 Panopaea
141 Lumen
546 Herodias
657 Gunlöd
1094 Siberia
1275 Cimbria

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]