Eŭropa Komunumo pri Atomenergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭratomo)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
organizaĵo • regiona organizaĵo • internacia organizaĵo
Komenco 25-a de marto 1957
Poste Eŭropa Unio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Membro de The ITER Organization vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (EKAEEŭratomo) fondiĝis la 25-an de marto 1957 kadre de la Traktatoj de Romo. Fondaj membroŝtatoj estis Belgio, Francio, Germanio (FRG), Nederlando, Italio kaj Luksemburgio. Ekde la jaro 1965 ĝi estas krom la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo kaj la same kadre de la Traktatoj de Romo fondita Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) parto de la Eŭropa Komunumaro (EK), ekde la sekva Traktato de Mastriĥto de 1992 nomata Eŭropa Unio.

Tasko de la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio estas, "per la kreo de por la rapida starigo kaj evoluo de atomenergiaj industrioj necesaj kondiĉoj kontribui al la levo de la vivkvalito en la membroŝtatoj kaj al la evoluo de la interrilato kun la aliaj ŝtatoj" (artikolo 1, teksto de la traktato legebla en 23 eŭropaj lingvoj pere de la reta ligilo menciita paĝofine). Same kiel la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ankaŭ la EKEA celas plistabiligi la pacon en Eŭropo per la "komunigo", do la reciproka kontrolo, de materio esenca en la kazo de nedezirinda milito inter la ŝtatoj de Eŭropo - ĉi tie la atomenergio estas la fokuso.

la fondaj membroŝtatoj de la EKAE

La unuopaj ĉapitroj de la traktaro precizigas interalie la subtenon de la esploro pri atomenergio, la disvastiĝo de konoj, la protekto de la sano de la kunlaborantoj de la atomenergia industrio samkiel la tuta enloĝantaro, la kreo de komunaj interŝtataj entreprenoj, la havigo de materialoj necesaj por utiligo de la atomenergio, la kontrolo de la sekureco de la atomenergiaj entreprenoj kaj la atomenergiaj rilatoj kun entreprenoj kaj registaroj de nemembraj ŝtatoj.

Kontraste al la traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, kiu dum la jaro 1951 estis subskribita por 50 jaroj kaj do finiĝis fine de la jaro 2001, la daŭro de la traktato pri la EKEA estas tempe nelimigita. Krome la traktato - kontraste al pli-malpli ĉiuj aliaj interkonsentoj lige al la unuiĝo de Eŭropo - ekde sia ekvalidiĝo ne estis grave ŝanĝita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK