Eŭrazia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrazia Unio
flago
projektointernacia organizaĵo
vdr
Eurasia and eurasianism

La Eŭrazia Unio (EAU) estas proponita ekonomia kaj politika unuigo de Belorusio, Kazaĥujo, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj aliaj eŭraziaj landoj, precipe la post-sovetiaj statoj.[1][2]

La ideo, bazita en la integriĝo de la Eŭropa Unio, estis alportita al atento en oktobro de 2011 de la ĉefministro de Rusio, Vladimir Putin, sed estis unue proponita kiel koncepto por la prezidanto de Kazaĥujo, Nursultan Nazarbajev, dum la 1994-a parolado en la Moskva Ŝtata Universitato. La 18-a de novembro 2011, la prezidantoj de Belorusio, Kazaĥujo kaj de Rusio subskribis interkonsenton, establante celon establi la Eŭrazian Union en 2015. La interkonsento inkludis la vojmapon por la estonteca integriĝo kaj establis la Eŭrazian Komisionon (laŭ la modelo de la Eŭropa Komisiono) kaj la Eŭrazian Ekonomian Spacon, kiu komencis labori la 1-an de januaro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]