Eŭrazia kotino
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro kaj semaro
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Cotinus coggygria (Scop.) |
||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||
La Eŭrazia kotino aŭ perukarbedo (Cotinus coggygria, sin. Rhus cotinus ) estas specio indiĝena en granda areo de suda Eŭropo, oriente ĝi troviĝas tra tuta Mezazio kaj Himalajo ĝis norda Ĉinujo.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Ĝi estas multetrunka arbedo kiu altas ĝisl 5-7 m, kun malferma, disvastigante, neregula habito, nur malofte konstituante malgrandan arbon. La folioj longas 3-8 cm, kaj estas rondete ovalaj, verdaj kun vakseca bluverda brilo. La aŭtuna koloro ekstreme varieblas, ekde persikkolora kaj flava ĝis skarlata. La floroj estas multnombraj, prezentitaj en grandaj infloreskoj kiuj longas 15-30 cm; ĉiu floro diametras 5-10 mm, kun kvin pale flavaj petaloj. La plej multaj el la floroj en ĉiu infloresko maldaŭrigas, plilongigante en flavec-rozaj al roz-purpuraj plumecaj panikloj ( se rigardite kiel amaso tiuj havas tufan "fum-similan" aspekton, tial la angla nomo smoke bush ) kiuj ĉirkaŭas la malgrandan ( 2-3 mm ) drupecan frukton kiu disvolviĝas.
Kultivado kaj uzo [redakti]
Tiu palearkta planto ofte estas kreskigita kiel ornama planto, kun pluraj haveblaj kulturvarioj. Multaj el tiuj estis selektitaj por la purpura foliaro kaj por la floroj. La ligno antaŭe estis uzita por prepari flavan kolorigilon por farbi felojn kaj vestaĵojn.
Vidu ankaŭ [redakti]
Bildaro [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |