Eŭrilaimedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭrilaimedoj
Lightmatter Long-tailed broadbill.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Eurylaimidae
Genroj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Eŭrilaimedoj (Eurylaimidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas ok genroj kaj 14 specioj.

Eŭrilaimedoj loĝas en la praarbaroj kaj arbaraj regionoj en Afriko, Sudazio kaj Sudorientazio. Ili estas 14 ĝis 28 centimetrojn altaj, sed larĝaj birdoj kun forta, larĝa beko, mallongaj kruroj kaj vostoj. La vosto de la plej multaj specioj estas rondigita, escepte tiu de Psarisomo (Psarisomus dalhousiae).

La seksoj de la plej multaj specioj estas distingeblaj per la bunta plumaro. La nutraĵo konsistas el fruktoj, semoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Siajn piroformajn nestojn ili ofte pendigas super akvo al branĉoj de arboj.

Eŭrilaimedoj havas, distinge de aliaj Paseroformaj birdoj, 15 kolajn vertebrojn (kutime estas 14) kaj specialajn piedajn tendenojn.

[redakti] genroj kaj specioj

  • Kaliptomeno Calyptomena
    • Calyptomena hosii
    • Calyptomena whiteheadi
    • Calyptomena viridis
  • Koridono Corydon
    • Corydon sumatranus
  • Cimbirinko Cymbirhynchus
    • Cymbirhynchus macrorhynchos
  • Eŭrilaimo Eurylaimus
    • Eurylaimus steerii
    • Eurylaimus ochromalus
    • Eurylaimus javanicus
  • Psarisono Psarisomus
    • Psarisomus dalhousiae
  • Pseŭdokaliptomeno Pseudocalyptomena
    • Pseudocalyptomena graueri
  • Serilofo Serilophus
    • Serilophus lunatus
  • Smitorniso Smithornis
    • Smithornis sharpei
    • Smithornis capensis
    • Smithornis rufolateralis
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj