Eŭrjalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nizo kaj Eŭrjalo, laŭ Jean-Baptiste Roman, 1827. Luvro.

EŭrialoEŭrjalo (el la greka ΕὐρυάληΕυρυαλος, «vaganta malproksimen» aŭ «el vasta sala maro») estis la nomo de diversaj geroluloj de la helena mitologio:


Eŭrjalo, partnero de Nizo[redakti | redakti fonton]

Nizo kaj Eŭrjalo estis du bonaj amikoj kiuj akompanis Eneon en lia milito kontraŭ Turno, laŭ la Eneado de Vergilio[1]. Ilia sekreta rejdo en la malamikan tendaron atestis ilian lertecon kiel militistoj, sed iĝis fatala: la abunda predo akirita de Eŭrjalo altiris atenton, kaj ambaŭ estis kune mortigitaj. Vergilio priskribas ilian morton kiel grandvalora perdo de kuraĝaj kaj fidelaj soldatoj.

Ili partoprenis la funebrajn ludojn honore al Anĥizo[2], kie ili estis prototipo de "pia amo" (amor pius), tiu am-rilato en kiu ĉefrolas pieco (aparte, la plej elstara virto de Eneo mem[3]). Priskribante la simpatian rilaton de ambaŭ amikoj, Vergilio uzis la konvinciojn tipajn ĉe la erotika poezio, kio sugestas ke inter ili estiĝis romantika amo. Modernaj interpretistoj identigas tion al la praktiko de pederastio laŭ la antikva greka signifo[4].

Antaŭaj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Itinero de Eneo kaj lia akompanantaro (inter ili, Eŭrjalo) el Trojo ĝis Latio, kie ili celis fondi novan regnon.

Nizo kaj Eŭrjalo apartenis al grupo de rifuĝintoj kiuj forfuĝis el Trojo ĉe la fino de la milito, sekvante Eneon, la plej alr-ranga nobelulo kiu povus certigi ilian sekurecon. La patro de Nizo estis Hirtako[5] kaj elstaris en ĉasado. Lia familio kultadis la ĉasistinan diinon kiu loĝis en la Monto Ido[6]. Eŭrjalo, pli juna ol li, pasigis sian tutan vivon en militaj kampanjoj[7] Li ricevis batalantan trejnadon fare de sia kuraĝa patro Ofelto[8], pri kiu li parolis fiere. Verŝajne, Ofelto mortis en Trojo.

Post vagadi tra la Mediteraneo, la trojanoj enlandiĝis en la itala marbordo, laŭ projekto de la destino. Kelkaj membroj de la ekspedicio, ĉefe la matronoj, instaliĝis en Sicilio antaŭ la Itala milito, sed la patrino de Eŭrjalo rifuzis apartigi sin de sia filo kaj daŭrigis la eksploradon kun la armeo[9].

Karakterizado[redakti | redakti fonton]

Kvankam Nizo kaj Eŭrjalo estis neapartigeblaj kiel paro en la rakontaro, ĉiu el ili havis malsaman karakterizadon. Nizo estis la plej maljuna, do pli sperta homo. Li estis preciza kaj rapida uzante ĵet-armojn, kiel ĵet-lancon kaj sagojn.

Eŭrjalo estis ankoraŭ tre juna, kun infana vizaĵo (puer), ankoraŭ ne razigita. Ĝuste sufiĉe aĝa por porti armilojn, li estis la plej bela (pulchrior) el la sekvantaro de Eneo. Eŭrjalo havis specialan rilaton kun sia patrino. Li rifuzadis renkonti ŝin antaŭ ekpartopreni ekspedicion, ĉar ne eltenis ŝiajn larmojn, kaj lia unua zorgo estis certigi riĉan kompenson al ŝi, kaze ke li ne plu revenos[10].

Eneo venkas Turnon, laŭ Luca Giordano. Eŭrjalo partoprenis la militon inter trojanoj kaj rutulanoj, kie lin trafis la morto.

Mortoj de Nizo kaj Eŭrjalo[redakti | redakti fonton]

La projekto de Eneo estis fondi novan regnon en Latio, sed baldaŭ trovis la konstraŭstaron de Turno, tiea reĝo de la rutuloj, kiu organizis sieĝon al la trojana tendaro, surprizigante ilin. Senhelpe, Eneo foriris serĉi aliancanojn kaj komandis al Eŭrjalo kaj al aliaj el sia akompanantaro gardi la tendaron. Tamen, Nizo kaj Eŭrjalo decidis forlasi nokte la kampamenton por informi Eneon pri la situacio. Ili eniris silenteme la rutulan tendaron, dum kiam ili dormadis, do ili profitis la ŝancon mortigi multajn el ili (ilia plej elstara viktimo estis Ramneso, konsilisto kaj amiko de Turno). Revenante al la tendaro, Eŭrjalo ne povis elteni la tenton ŝteli kelkajn armilojn, kaj tio iĝis katastrofa: la predo estis tiel peza ke ĝi malebligis lin forskapi kiam rutulaj rajdantoj malkovris lin, pro la brilo de la luno sur lia kasko. Post vidi ke sia amato estis kaptita de Volcenso, Nizo alfrontis riskon kaj revenis, klopodante lian liberigon per sinkulpado pri la mortoj de la soldatoj, bedaŭrinde sensukcese, ĉar Volcenso senkapigis Eŭrjalon per glava bato. Kolerite, Nizo mortigis lin, sed estis siavice murdita de la ceteraj rutulanoj.

La rejdo de Nizo kaj Eŭrjalo estis sendependa kaj detale priskribita epizodo[11] rakontita en la iliadeca duono de la Eneado, tiu kiu okupiĝas pri la mitilo kiun la delokitaj trojanoj organizis kontraŭ la loĝantaro de centra Italio. Vergilio prezentas denove la rolulojn, kvankam ili jam aperis en la kvina libro,en la priskribo de la funebraj ludoj de Anĥizo[12]. Per tiaj ludoj, oni montris agadmanierojn kiuj indikis la eblajn rezultojn de tiuj homoj en batal-kampo. Pli precize, la pied-kuro kiun Nizo kaj Eŭrjalo partoprenis iĝis anonco pri ilia fatala misio[13].

Venkita Eŭrjalo, detalo de la skultpaĵo de Jean-Baptiste Roman.

La kvin kuranto en tiu ludo estis, laŭ atinga orgo, Nizo, Salio, Eŭrjalo, Elimo kaj Dioreso. Tamen, Nizo glitis sur la sango de la bovaro oferita dum la religiaj ritualoj kiuj antaŭis la kuradon. Konsciante ke pro tio li ne sukcesos venki, Nizo pied-kroĉis Salion, por tiel venkigi sian amaton. Li volonte oferis sian honoron por helpi Eŭrjalon, sed tiu agado montris ne nur lian fidelecon, sed ankaŭ lian kapablon agi fripone. Salio plendis, kompreneble, do oni donis al li kompensan premion, kvankam la veran ricevis Eŭrjalon. La incidento estis pritraktita komike, sed iĝis maltrankviliga signo se oni konsideras tion, kio okazis poste[14].

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nokta rejdo de Nizo kaj Eŭrjalo havis diskretan rakontan unuecon, ĝi klare rilatas al la kernaj intrigoj de la epopeo, kiel la nelogika perdo de junaj vivoj en militoj kaj la transiro el infaneco al plenaĝo, kiu aperas ankaŭ en la roluloj Askanio, Palaso kaj Laŭso[15]. La buĉado en la batalkampo de la Rutuloj, fare de Nizo kaj Eŭrjalo, estas unu el la plej brutecaj priskriboj de batalo en la verko de Vergilio, speciale kiam Nizo senkapigas la ĉefon Remo kaj liajn soldatojn Lamiro, Lamo kaj la bela Serano. La poemo pri la morto de Eŭrjalo mem ("simila al lukse blu-kolorigita floro falĉita de plugilo kaj velkinta ĝismorte, aŭ kiam pluvo senkapigas papaveton, tro peza en loza kolo.") memorigas la finon de la 11-a Carmen, de Katulo, poemo pri maldolĉa elreviga amo.

Kiam Vergilio priskribis la amon inter Nizo kaj Eŭrjalo, li baziĝis sur la greka modelo de intervira amo. En la romia armeo, samseksema agado inter la soldatoj estis strikte malpermesite, laŭ la etikaj principoj kiuj difinis la politikan liberecon de la civitanoj parte per manko de fizika trudado, inkluzive la rilata al seksumado[16]. Tamen, inter la grekoj kutimis antikva tradicio de idealigita samseksemeco en la militaj tendaroj. Do, kvankam la rilato inter Nizo kaj Eŭrjalo konsentas kun tiu lasta pededastia modelo (erastes kaj eromenos) ilia komuna partoprenado en militaj kampanjoj igis ilin la tipaj fortikaj romiaj viroj (viri)[17]. Do, aldonante al ilia amo la nuancon "pia", Vergilio honorigas, dignigas kaj ligas ĝin al la centr-romiaj valoroj[18]. La alt-kultura deco de la Eneado ekskludas eksplicitan seksajn scenojn, ĝenerale[19]

Eŭrjalo, la gorgono[redakti | redakti fonton]

Gorgono, laŭ Christian Hansen (1855). Eŭrjalo estis la dua el tiuj monstraj fratinoj.

Eŭrjalo estis la dua el la gorgonoj, mostraj fratinoj kun bronzaj manoj, akraj eburaj dentegoj kaj vivanta veneniga serpentaro anstaŭ hararo[20]. Pliaj versioj aldonas al ilia terura figuro serpentojn el la akseloj, orajn flugiloj kaj serpentan voston. Oni eĉ prezentis ilin simile al ĉevalvirinoj. Nur la plej juna el ili, Meduzo kapablis ŝtonigi homojn per sia terura rigardado, sed kompense, ŝi estis la nura mortema.

La gorgonoj estis filinoj de la protogonaj maraj dioj Forko kaj Keto, kiuj simbolis la danĝerojn de la maro. Alternativa rakonto asertas tamen ke ilia patrino estis Gorgono, kaj eĉ ke siaj gepatroj estis Tifono kaj Eĥidno. Same kiel tiu de siaj fratinoj, la sango de Eŭrjalo posedis sanigan efikon. Ser nur tiu el ŝia dektra flanko, ĉar ŝia maldektre-devena sango estis fulmina kaj rapidege mortiga veneno.

En multaj rakontoj, Eŭrjalo estis konata pro siaj muĝantaj krioj, ĉefe en la epizodo pri la morto de Meduzo fare de Perseo. Ŝiaj kriad-maniero iĝis proverba, kaj oni klopodis imiti ĝin per flutoj en diversaj festenoj kaj ritoj[21], ekzemple tiuj de la beotia urbo Mikalo[22]. Eŭrjalo estis la nura kiu ploradis la forpason de sia fratino, kio indikas ke ŝi havis bonajn kaj eĉ patrinecajn inklinojn. Kelkaj versioj konsideras ŝin protogena patrino de la Destino, kaj ordiginta, do kreanta, forto ĉe la Ĥaoso. Kiel tera diaĵo, ŝi kontrolis kaj estis protektantino de diversaj temploj kaj orakolejoj, ĉefe tiuj montaraj (la Orakolejo de Delfo, ekzemple). Ŝi eĉ inspiris la pitiojn, sorĉantinoj de serpentoj.

Laŭ la tradicio, la gorgonoj loĝis en la plej okcidenta regiono de la helena civilizo: la Monto Atlaso, en Nord-Afriko. Tamen, aliaj versioj lokigas sian hejmon en Libio aŭ eĉ en la subtera mondo. Iel ajn, ili ĉiam havas rilaton al la regno de la mortintoj.

Eŭrjalo, svatiĝanto de Hipodamio[redakti | redakti fonton]

Eŭrjalo estis la tria svatiĝanto de Hipodamio, kies patro Enomao defiis lin, kaj ĉiun svatiĝanto de sia filino, al ĉar-konkuro ekde Pizo, apud la rivero Alfeo, ĝis la altaro de Pozidono, ĉe la Istmo de Korinto. Enomao posedis rapidegajn ĉevalinojn, donacitaj de Areso, kies nomoj estis Psilo kaj Harpino. Li donis al la kandidato advantaĝon, tial kial li rajtis kuradi dum kiam Enomao plenumis oferon al Zeŭso[23]. Se la svatiĝanto sukcesus venki, li atingus la manon de Hipodamion, sed se Enomao trafus lin dum la kurado, li estus mortigita per la bronza lanco de Enomao, donaco ankaŭ de Areso. Do, Eŭrjalo fiaskis en sia klopodo, kaj estis mortigita de Enomao. Oni fiksis lian kapon sur la muroj de la reĝa palaco por atentigi eblajn kandidatojn, ĝis ilia komuna entombigado dum la regado de Pelopso[24].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭaj, Eŭrjalo estis la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Filino de la kreta reĝo Minoo kaj de sia edzino Pazifao. Laŭ multaj versioj (ekzemple, laŭ Heziodo) ŝi estis la patrino de la giganta ĉasisto Oriono[25], kun la mara dio Pozidono. Tamen, ekzistas diversaj rakontoj pri la koncipo de Oriono, laŭ kiu li naskiĝis el virbov-felo fekundita de tri dioj kaj subterigita, do Oriono estus aŭtoktono, naskiĝinto el Tero.
  2. Laŭ Valerio Flako, Eŭrjalo estis unu el la amazonoj[26], do filino de la militema dio Areso kaj Harmonio. Ŝi bataladis en la armeo de Eeto, reĝo de Kolĉido, kontraŭ Perseso.
  3. Argolanda heroo, filo de Mecisteo[27], kiu partoprenis la ekspedicion de la argonaŭtoj kaj tiu, de la epigonoj. Akompananto de Diomedo, li komandis la argolandan armeon en la Troja milito, kaj estis unu el la soldatoj kiuj eniris Trojon ene de la fama ligna ĉevalo[28].
  4. Filo de Odiseo kaj Evipo, virino el Epiro. Kiam li iĝis plenkreskulo, sia patrino sendis lin al Itako, por ke li renkontu lian patron. Sed Penelopo, scianta pri la rilato de sia edzo kun Evipo, sukcesis konvinki Odiseon pri ke Eŭrjalo konspiris kontraŭ ili. Do, pro tiu fia trompo, la reĝo de Itako murdis sian propran filon, Eŭrjalon[29].
    Odiseo mortigante la svatiĝantoj de Penelopo, inter ili, du princojn nomiĝintajn Eŭrjalo.
  5. Eŭrjalo nomiĝis du el la insolentaj svatigantoj de Penelopo, dum la foresto de sia edzo Odiseo: unu venanta el Dulikio kaj la alia el Zakinto[30]. Tuj post sia kaŝa reveno, Odiseo mortigis ilin kaj la ceterajn multnombrajn svatigantoj de sia edzino, kun la helpo de Telemako kaj kelkaj ankoraŭ fidelaj servistoj.
  6. Unu el la gigantoj, naskiĝinta el Geo.
  7. Eŭrjalo estis unu el la nomoj kiujn ricevis la edzino de la orkomena reĝo Minjo.
  8. Filo de Melaso, la frato de la reĝo Eneo de Kalidono. Eŭrjalo estis mortigita fare de Tideo, la patro de Diomedo, pro konspiri kontraŭ Eneo[31].
  9. Feacia juna nobelulo, filo de Naŭbolo, kiu partoprenis la ludojn aranĝitajn honore al Odiseo dum lia vizito al la feacioj. Komence li ofendis Odiseon, sed poste ambaŭ reakordiĝis kaj Eŭrjalo donacis al li ŝtalan glavon kun ebura ingo[32].
  10. Eŭrjalo estis unu el la ciklopoj kiuj partoprenis la kampanjon de Dionizo kontraŭ Barato[33].
  11. Filo de Menelao, malliberigita fare de Heraklo[34].
  12. Eŭrjalo, kun la signifo «tiu, kiu lumigas ĉion» estis kromnomo de la suna dio Apolono[35].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vergilio. Eneado, 5.294; 9.182-234.
  • Dictionary of Classical Mythology. Eld. Penguin. Londono, 1990. ISBN 978-0-14-051235-9.
  • Stephen Guy-Bray. "Cowley's Latin Lovers: Nisus and Euryalus in the Davideis." ĉe Classical and Modern Literature: A Quarterly 21.1 (2001): 25-42.
  • Ramsay MacMullen. "Roman Attitudes to Greek Love" ĉe Historia: Zeitschrift für Alte Geschichte. 31.4 (1982): 484-502.
  • John F. Makowski. "Nisus and Euryalus: A Platonic Relationship." The Classical Journal 85.1 (1989): 1-15.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vergilio. Eneado, 9.
  2. Vergilio. Eneado, 5.
  3. James Anderson Winn. The Poetry of War, paĝ. 162. Eld. Cambridge University Press, 2008.
  4. Louis Crompton. Homosexuality and Civilization, paĝ. 84-86. Eld. Harvard University Press, 2003. Winn. The Poetry of War, paĝ. 162.
  5. Vergilio. Eneado, 9.175, 319, 406.
  6. Vergilio. Eneado, 9.406–408.
  7. Mark Petrini. The Child and the Hero: Coming of Age in Catullus and Vergil, paĝ. 21-22. Eld. University of Michigan Press, 1997.
  8. Bellis adsuetus, Eneado 9.201.
  9. Vergilio. Eneado, 9.284–286. Petrini, The Child and the Hero, paĝ. 22.
  10. Petrini. The Child and the Hero, paĝ. 22.
  11. Petrini. The Child and the Hero, paĝ. 21.
  12. La konkuro estis rakontita ĉe Eneado, 5.286 kaj sekv.
  13. W.S. Anderson. The Art of the Aeneid, paĝ. 60. Eld. Bolchazy-Carducci, 2005. Unue eldonita en 1969.
  14. Anderson. The Art of the Aeneid, paĝ. 60.
  15. Petrini. The Child and the Hero, paĝ. 21.
  16. Romianoj rajtis libere ligiĝi per samseksa rilato kun pasiva partnero, ekskludita de la civitanec-devena protektado («infanis», tio estas, senhonora), ekzemple, kun sklavo, prostituino aŭ aktoro.
  17. Petrini. The Child and the Hero, paĝ. 24–25.
  18. Winn. The Poetry of War, paĝ. 162.
  19. Kompare kun la diskretan traktadon de la sovaĝa pasio inter Eneo kaj Dido en la kaverno (libro 4). Pri la ĝenerala traktado de sekseco laŭ la literatura genro, vidu la eseon de Amy Richlin, "Sexuality in the Roman Empire," ĉe A Companion to the Roman Empire, paĝ. 330. Eld. Blackwell, 2006.
  20. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.6. kaj 2.4.2.
  21. Pindaro. Pitiaj odoj, 12.8.
  22. Nono. Pri Dionizo, 13.77. Fakte, la nomo de tiu urbo devenas el la vorto "muĝi", ĉar laŭ onidiro la gorgonoj kriadis tie.
  23. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.14.6 [1]
  24. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.21.
  25. Heziodo. Astronomio, 4.
  26. Valerio Flako Argonautica, 6. 370-377.
  27. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.16 kaj 3.7.2.
  28. Homero. Iliado, 2.565.
  29. Partenio. Am-romanoj, 3.1-3.
  30. Apolodoro. Epitomo, 7.26 kaj 7.33.
  31. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.5.
  32. Homero. Odiseado, 8.111.
  33. Nono. Pri Dionizo, 14.59.
  34. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.
  35. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.