Eŭro-bankbiletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭro-bankbiletoj de la serio Europa (ekde 2013).
Eŭro-bankbiletoj de la unua serio (The Ages and Styles of Europe) (2002–2013).

La Eŭro-biletoj cirkuladas ene de dek kvin landoj de la Eŭropa Unio kaj de tri malgrandegaj ŝtatoj (Monako, San-Marino kaj Vatikano). El tiuj landoj konsistas la tiel nomata "Eŭro-zono".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono. Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj; nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.

Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:

  • En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
  • En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
  • La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
  • Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
  • Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
  • La diverslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.

Kiel prezidanto de Eŭropa Centra Banko la du unuaj serioj de Eŭro-bankbiletoj estis subskribitaj de Mario Draghi.

Ekzistas biletoj je kvin, dek, dudek, kvindek, cent, ducent kaj kvincent eŭroj. Ili estis desegnataj de Robert Kalina, kiu tiam laboris por la nacia banko de Aŭstrio. Tiu elekto estis anoncata dum la Eŭropa Kunsido en Dublino, decembre 1996.

La ilustraĵoj de la sep biletoj bildigas la evoluon de la arkitekturo en Eŭropo dum la diversaj jarcentoj, jene :

La antaŭa flanko de ĉiu bileto prezentas stiligitan, idealan modelon de pordo, pordegofenestro tipan por la sugestata stilo. Tiu karakterizaj elementoj emfazas simbole la malfermecon, dum, dorsflanke, ponto en la sama stilo emfazas evidente la unuiĝon.

Neniu el tiuj monumentoj estas konstruaĵo eŭropa vizitebla en iu aŭ alia ŝtato de Eŭropo. Dank'al tiel relative neŭtrala elekto ne ekestis kvereloj pro ĉefeco de iu ajn ŝtato.

Unua serio de eŭrobankbiletoj[redakti | redakti fonton]

Valoro Antaŭa flanko Dorsflanko Dimensioj*
pezo
Ĉefa
koloro
Stiloj Epokoj Kodo-
loko
5 EŬROJ
120 × 62 mm
0,63 g
Griza
Antikveco
Antaŭ la dek-unua jarcento
maldekstra bildorando
10 EŬROJ
127 × 67 mm
0,72 g
Ruĝa
Romaniko
11–a kaj 12-a jarcentoj
stelo je la oka
20 EŬROJ
133 × 72 mm
0,81 g
Blua
Gotiko
13–a kaj 14-a jarcentoj
stelo je la naŭa
50 EŬROJ
140 × 77 mm
0,92 g
Oranĝa
Renesanco
15-a kaj 16-a jarcentoj
dekstra bildorando
100 EŬROJ
147 × 82 mm
1,02 g
Verda
Baroko kaj rokoko
17-a kaj 18-a jarcentoj
dekstre de la stelo je la naŭa
200 EŬROJ
153 × 82 mm
1,07 g
Flava
Industria epoko
19-a jarcento
dekstre de la stelo je la oka
500 EŬROJ
160 × 82 mm
1,12 g
Purpura
Moderna arkitekturo
20-a kaj 21-a jarcentoj
stelo je la naŭa
preseja kodo de 10-eŭra bileto

La tabela kolumno "kodo-loko" estas interpretenda jene: Ĉiu bileto indikas kodon, kiu informas pri la presejo produktinta ĝin. Tiu kodo estas en malsamaj lokoj, dependaj de la bileta valoro. La esprimo "stelo je la x-a" volas diri, ke oni serĉu sur la bileto la cirklon de 12 steloj kaj tiam la stelon, kiu sur horloĝo indikus la x-an horon. Tiu stelo enhavas la kodon; komparu la ekzemplon "K006G4" de la 10-eŭra bileto apude.

Dua serio de eŭrobankbiletoj[redakti | redakti fonton]

Valoro Antaŭa flanko Dorsflanko Dimensioj*
pezo
Ĉefa
koloro
Stiloj Epokoj Kodo-
loko
5 EŬROJ
120 × 62 mm
0,63 g
Griza
Antikveco
Antaŭ la dek-unua jarcento
dekstra bildorando
10 EŬROJ
127 × 67 mm
0,72 g
Ruĝa
Romaniko
11–a kaj 12-a jarcentoj
dekstra bildorando
20 EŬROJ
133 × 72 mm
0,81 g
Blua
Gotiko
13–a kaj 14-a jarcentoj
dekstra bildorando
50 EŬROJ
140 × 77 mm
0,92 g
Oranĝa
Renesanco
15-a kaj 16-a jarcentoj
dekstra bildorando

 * Ĉiu eŭro-bankbileto estas dika je 0,105 mm.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lenka Doškářová en dupaĝa artikolo rakontas pri ekskurso al interesa loko Spijkenisse proksime al Roterdamo kie oni konstruis la sep fikciajn pontojn kiuj aperas en la reverso de la Eŭro-bankbiletoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lenka Doškářová, "Mono mondon regas", Kontakto 2022:3, paĝoj 16-17.