Eŭro-bankbiletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Eŭro-biletoj cirkuladas ene de dek kvin landoj de la Eŭropa Unio kaj de tri malgrandegaj ŝtatoj (Monako, San-Marino kaj Vatikano).

El tiuj landoj konsistas la tiel nomata "Eŭro-zono". Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono. Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj; nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.

Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:

  • En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
  • En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
  • La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
  • Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
  • Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
  • La diverslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas biletoj je kvin, dek, dudek, kvindek, cent, ducent kaj kvincent eŭroj. Ili estis desegnataj de Robert Kalina, kiu tiam laboris por la nacia banko de Aŭstrio. Tiu elekto estis anoncata dum la Eŭropa Kunsido en Dublino, decembre 1996.

La ilustraĵoj de la sep biletoj bildigas la evoluon de la arkitekturo en Eŭropo dum la diversaj jarcentoj, jene :

La antaŭa flanko de ĉiu bileto prezentas stiligitan, idealan modelon de pordo, pordegofenestro tipan por la sugestata stilo. Tiu karakterizaj elementoj emfazas simbole la malfermecon, dum, dorsflanke, ponto en la sama stilo emfazas evidente la unuiĝon.

Neniu el tiuj monumentoj estas konstruaĵo eŭropa vizitebla en iu aŭ alia ŝtato de Eŭropo. Dank'al tiel relative neŭtrala elekto ne ekestis kvereloj pro ĉefeco de iu ajn ŝtato.

Unua serio de eŭrobankbiletoj[redakti | redakti fonton]

Valoro Antaŭa flanko Dorsflanko Dimensioj*
pezo
Ĉefa
koloro
Stiloj Epokoj Kodo-
loko
5 EŬROJ EUR 5 obverse (2002 issue).jpg EUR 5 reverse (2002 issue).jpg
120 × 62 mm
0,63 g
Griza
Antikveco
Antaŭ la dek-unua jarcento
maldekstra bildorando
10 EŬROJ EUR 10 obverse (2002 issue).jpg EUR 10 reverse (2002 issue).jpg
127 × 67 mm
0,72 g
Ruĝa
Romaniko
11–a kaj 12-a jarcentoj
stelo je la oka
20 EŬROJ EUR 20 obverse (2002 issue).jpg EUR 20 reverse (2002 issue).jpg
133 × 72 mm
0,81 g
Blua
Gotiko
13–a kaj 14-a jarcentoj
stelo je la naŭa
50 EŬROJ EUR 50 obverse (2002 issue).jpg EUR 50 reverse (2002 issue).jpg
140 × 77 mm
0,92 g
Oranĝa
Renesanco
15-a kaj 16-a jarcentoj
dekstra bildorando
100 EŬROJ EUR 100 obverse (2002 issue).jpg EUR 100 reverse (2002 issue).jpg
147 × 82 mm
1,02 g
Verda
Baroko kaj rokoko
17-a kaj 18-a jarcentoj
dekstre de la stelo je la naŭa
200 EŬROJ EUR 200 obverse (2002 issue).jpg EUR 200 reverse (2002 issue).jpg
153 × 82 mm
1,07 g
Flava
Industria epoko
19-a jarcento
dekstre de la stelo je la oka
500 EŬROJ EUR 500 obverse (2002 issue).jpg EUR 500 reverse (2002 issue).jpg
160 × 82 mm
1,12 g
Purpura
Moderna arkitekturo
20-a kaj 21-a jarcentoj
stelo je la naŭa

 * Ĉiu eŭro-bankbileto estas dika je 0,105 mm.

preseja kodo de 10-eŭra bileto

La tabela kolumno "kodo-loko" estas interpretenda jene: Ĉiu bileto indikas kodon, kiu informas pri la presejo produktinta ĝin. Tiu kodo estas en malsamaj lokoj, dependaj de la bileta valoro. La esprimo "stelo je la x-a" volas diri, ke oni serĉu sur la bileto la cirklon de 12 steloj kaj tiam la stelon, kiu sur horloĝo indikus la x-an horon. Tiu stelo enhavas la kodon; komparu la ekzemplon "K006G4" de la 10-eŭra bileto apude.