Eŭrobarometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭrobarometro estas enketo pri publika opiniado en la landoj de la Eŭropa Unio, kiun regule iniciatas kaj taskigas de Eŭropa Komisiono. En la enketo unuflanke estas iuj ĉiam samaj demandoj, sed aliflanke ankaŭ iuj ŝanĝiĝantaj demandoj pri aktualaj temoj. La rezultoj de la unua enketo kun standardaj demandoj publikiĝis en 1973. Ekde 1978 la statistike reprezenta enketo estas regula helpilo por la Eŭropa Komisiono observi kaj analizi la evoluon de opiniado de la EU-civitanoj, por seeble povi adapti la politikan direkton cele al laŭebla kontenteco de la loĝantaro kun la superaj instancoj de komence la Eŭropa Komunumo kaj intertempe la Eŭropa Unio.

Temoj

Per la enketo esploratas la civitana socia kaj politika sinteno pri centraj temoj de la Eŭropa Unio, kiel:

Praktika procedo

Por ĉiu enketo, kiu nun regule okazas ĉiun sesan monaton (printempe kaj aŭtune), do dufoje po jaro, po membroŝtato de la Eŭropa Unio pridemandatas difinita nombro de civitanoj en aĝo ekde 15 jaroj: ekzemple en Germanio 1.500 (apartigite laŭ malnovaj kaj novaj federaciaj landoj), en Luksemburgio 600 kaj en Britio 1.300, el tio 300 en Nord-Irlando.

Kaze de aktualaj temoj povas organiziĝi aldonaj, specifaj enketoj.

Eksteraj ligiloj

greke paĝo de la Eŭropa Komisiono pri la rezultoj de aktualaj enketoj (angle kaj france) greke aliro al originaj datumaroj de la Eŭrobarometro-enketoj (angle) greke germanlingva informejo pri la Eŭrobarometro-enketoj greke konciza informo pri la germania Eŭrobarometro-enketejo (germane, en formato PDF)