Eŭrokorpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Eŭrokorpo

Eŭrokorpo (en angla Eurocorps, en franca Corps européen, en germana Eurokorps, en hispana Eurocuerpo) estas Korpo de Armeo (Armekorpo) je la servo de la Eŭropa Unio (EU) kaj de la NATO, garantiita de tiu lasta kiel Armekorpo de Rapida Reago kaj Responda Forto NATO.

La Eŭrokorpo estis deklarita oficiale operativa en novembro de 1995, enkorpigante Luksemburgion en 1996.

La Eŭrokorpo estas formita de kvin ŝtatoj membroj: Germanio, Belgio, Hispanio, Francio kaj Luksemburgio. En ties Ĝenerala Sidejo en Strasburgo (Alzaco) ankaŭ troviĝas konstante militistoj de Italio, Pollando, Grekio kaj Turkio.