Eŭropa Socia Forumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Socia Forumo estas unu el la kontinentaj manifestacioj ligitaj al la Monda Socia Forumo. Ĝi konsistas el renkontejo kaj interŝanĝejo pensitaj por ebligi fundan pripensadon, idedebatojn, ĝisdatigon de proponoj kaj alternativoj, interŝanĝon de spertoj kaj agprojektoj inter la individuoj kaj movadoj de la civila socio, implikitaj en la konstruo de alia ebla mondo centrita ĉirkaŭ la homa personeco kaj ne ĉirkaŭ la ekonomia profito.

Unua ESF: 2002, Florenco[redakti | redakti fonton]

La unua Eŭropa Socia Forumo (ESF) en Novembro 2002 en Florenco estis influita multe per la estonta Irak-milito. Ĉ. 40.000 homoj el tuta Eŭropo diskutis laŭ la ideo de la Monda Socia Forumo de Porto Alegre perspektivojn por "alia mondo transe de kapitalismo kaj milito". Pro la loka amasiĝo de la aranĝoj ekestis forta sento de kuneco. Intence oni ne faris decidojn, ĉar celo estis konatiĝi kaj retigi. La finan manifestacion partoprenis miliono da homoj.

Dua ESF: 2003, Parizo[redakti | redakti fonton]

La dua ESF en Parizo ŝajnis malpli entuziasmiga ol tiu en Florenco, ĉar la aranĝoj estis pli disaj, sed tamen konstateblis enhava evoluo. En pli ol 240 seminarioj estis planata "alia mondo". Partoprenis 50.000 homoj. Al la fina manifestacio ne estis permesita trairi la urbocentron. Ĝin partoprenis 200.000 homoj.

Tria ESF: 2004, Londono[redakti | redakti fonton]

De la 15-a ĝis 17-a de oktobro 2004 okazis en Londono la tria ESF. Krom la oficiala programo estis amaso da aktivaĵoj. Libereco de moviĝo kaj informiĝo, samaj rajtoj por ĉiuj homoj sendepende de deveno kaj la kritiko aŭ transiro de la novliberala kapitalismo estis centraj temoj.

Pro la superrego de hierarkiaj organizaĵoj kiel la trockisma SWP kaj socidemokratemaj organizaĵoj, la jam en Florenco kaj Parizo kreitaj "sendependejoj" en kiuj povis okazi programeroj sendepende de la oficiala programo, pli kaj pli ŝatatiĝis. La distingo inter partioj kaj bazlaborgrupoj nur en Londono estis fine farita. Kritikitas, ke la planado de la aranĝo ne estis travidebla far Greenpeace kaj Oxfam.

Kvara ESF: 2006, Ateno[redakti | redakti fonton]

La 4-a ESF estas planita por printempo 2006 (4-a ĝis 7-a de majo) en Ateno, Grekio.

Laborlingvoj estas la franca, la angla, la germana, la itala, la hispana kaj la internacia signolingvo. Milo da volontulaj tradukistoj provizas tradukojn en kaj de multaj lingvoj, ĉar ĉiu partoprenanto rajtas uzi sian lingvon. La tradukservojn provizas BABELS, reto de volontulaj tradukistoj, profesiaj aŭ ne, kreita por la sociaj forumoj. La volontuloj ricevas nur repagon de siaj vojaĝkostoj. La kostoj de tiu babela tradukservo altas je 300 000 eŭroj. La organizantoj de la forumo tiom fieras pri sia babela solvo de multlingveco ke ili decidis meti la interpretistojn de "Babels" en la kapo de sia manifestacio en Parizo la 15-a de novembro 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]