Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (CETS 148) estas ĉarto de Konsilio de Eŭropo adoptita en 1992.

Ĉi tiu traktato celas protekti kaj disvastigi la regionajn kaj minoritatajn lingvojn de Eŭropo. Ĝi estis akceptita, unuflanke, por daŭrigi kaj evoluigi la kulturajn tradiciojn de Eŭropo, kaj aliflanke, por respekti la rajton uzi regionan aŭ minoritatan lingvon private kaj publike.

Unue, ĝi deklaras celojn kaj principojn kiujn landoj provas apliki al ĉiuj regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj ene de sia teritorio: respektante la geografian regionon de ĉiu lingvo; la bezonon por promociado; la faciligon aŭ kuraĝigon pri la uzo de regionaj kaj minoritataj lingvoj parolataj kaj skribataj, publike kaj private (per taŭgaj instruaj kaj studaj metodoj, per transnaciaj interŝanĝoj por lingvoj uzataj en identaj aŭ similaj formoj en aliaj ŝtatoj).

Plue, la ĉarto montras kelkajn manierojn por subteni regionajn aŭ minoritatajn lingvojn publike. Ĉi tiuj manieroj kovras la jenajn fakojn: edukado, juro, administraj aŭtoritatoj, publikaj servoj, novaĵoj, kulturaj aktivaĵoj, ekonomikaj kaj sociaj aktivaĵoj kaj transregionaj interŝanĝoj. Ĉiu lando penas apliki minimume 35 paragrafojn aŭ subparagrafojn elektitajn en la ĉarto, inkluzive de devigaj metodoj elektitaj de "hard core". Plue, ĉiu lando devas specifi en ĝia oficiala dokumento de ratifikado, akceptadoaprobado ĉiun regionan aŭ minoritatan lingvon (aŭ oficialan lingvon kiu estas malpli vaste uzata en la tuta aŭ parta teritorio), al kiu la alineoj elektitaj aplikiĝas.

Plenumo de tiu ĉarto estas kontrolata per komitato de fakuloj, kiuj regule ekzamenos raportojn prezentitajn de la landoj.

Esperanto

La ĉarto traktas ankaŭ "ne teritorie ligitajn lingvojn" (difino en artikolo 1). Tia lingvo, kvankam speciala, estas Esperanto. Tamen Esperanto ne estas inkluzivita en la koncernaj lingvoj, ĉar laŭ la difino la ĉarto koncernas tiajn lingvojn nur, se ili estas "tradicie" uzataj.

Subskribintaj landoj

Armenio ratifo: 25/1/2002

Aŭstrio ratifo: 28/6/2001

Britio ratifo: 27/3/2001

Ĉeĥio ratifo: 15/10/2006

Danio ratifo: 8/9/2000

Finnlando ratifo: 9/11/1994

Germanio ratifo: 16/9/1998

Hispanio ratifo: 9/4/2001

Hungario ratifo: 26/4/1995

armena

bulgara

Kipro ratifo: 26/8/2002

Kroatio ratifo: 5/11/1997

Liĥtenŝtejno ratifo: 18/11/1997

  • Nenia regiona aŭ minoritata lingvo

Luksemburgio ratifo: 22/6/2005

  • Konfirmota

Montenegro ratifo: 15/2/2006

Nederlando ratifo: 2/5/1996

Norvegio ratifo: 10/11/1993

Serbio ratifo: 15/2/2006

Slovakio ratifo: 5/9/2001

Slovenio ratifo: 4/10/2000

Svedio ratifo: 9/2/2000

Svisio ratifo: 23/12/1997

Ukraino ratifo: 19/9/2005

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Ĉarto en la franca kaj ligoj al aliaj lingvoj