Eŭropa ŝoseo 22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 22

Bazaj datumoj
suma longo 5 320 km
landoj

Flag of the United Kingdom.svg Britio
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Svedio.svg Svedio
Flago-de-Latvio.svg Latvio
Flago-de-Rusio.svg Rusio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 22

v  d  r
Information icon.svg

La eŭropa ŝoseo 22 (mallonge E 22) estas eŭropa ŝoseo, kiu vojas inter okcidento kaj oriento tra norda kaj orienta Eŭropo. Ĝi komenciĝas en la urbo Holyhead en Kimrio kaj finiĝas en la urbo Iŝim en Rusio.

La ŝoseo estas inter la plej longaj de Eŭropo: Multaj eŭropaj ŝoseoj ekde la jaro 2000 plilongiĝis al Azio. Por la ŝoseo E22 tio okazis la 24-an de junio 2002.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Britio[redakti | redakti fonton]

Holyhead - nacia aŭtojoj A55 - Chester - M56 - Warrington - M62 - Manchester - M62 - Leeds - M62 - Doncaster - M180 - A180 - Immingham - pramŝipa konekto al Amsterdamo

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Amsterdamo - naciaj aŭtovojoj A10, A8 kaj A7 - Groningen - A7 - Bad Nieuweschans

Germanio[redakti | redakti fonton]

Bunde - naciaj aŭtovojoj A280 kaj A31 - Leer - A 28 - Oldenburg - A28 kaj A1 - Bremeno - A 1 - Hamburgo - A 1 - Lubeko - A20 kaj A19 - Rostock - nacia vojo B105 - Stralsund - B96 - Sassnitz - pramŝipa konekto al Trelleborg.

Svedio[redakti | redakti fonton]

Trelleborg - Malmö - Kalmar - Norrköping - Balta Maro (sen prama konekto al Latvio)

En Svedio eŭropaj ŝoseoj ne havas plian nacian kodon, do la ŝoseo en Svedio ĉie signiĝas per la eŭropa kodo E 22.

Latvio[redakti | redakti fonton]

Balta Maro (sen prama konekto) - Ventspils - nacia aŭtovojo A10 - Rigo - A6 - Jekabpils - A12 - Rezekne - A12 - Zilupe

Rusio[redakti | redakti fonton]

nacia aŭtovojo M9 - Velikije Luki (Великие Луки) - M9 - Moskvo (Москва) - M7 - Vladimir (Владимир) - M7 - Niĵnij Novgorod (Нижний Новгород) - M7 - Kazan (Казань) - M7 - Jelabuga (Елабуга) - M7 - Igra (Игра) - P242 - Permjo (Пермь) - P242 (transiro al Azio) - Jekaterinburg (Екатеринбург) - P351 - Tjumeno (Тюмень) - P402 - Iŝim (Ишим)

Ekde Moskvo la ŝoseo parte sekvas la trakojn de la transsiberia fervojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]