Eŭropa ŝoseo 34

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 34

Bazaj datumoj
suma longo 489 km
landoj

 Belgio
 Nederlando
 Germanio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 34

vdr

La eŭropa ŝoseo 34 (mallonge E 34) estas 489 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter okcidento kaj oriento tra Belgio, Nederlando, Belgio kaj Germanio. La ŝoseo komenciĝas en la okcidento de Belgio ĉe la bordo de la Norda Maro apud la urbo Knokke-Heist. La ŝoseo finiĝas en Bad Oeynhausen (Germanio). Proksime de Bad Oeynhausen la ŝoseo E34 ligiĝas kun la eŭropa ŝoseo 30, unu el la plej gravaj okcidentaj-orientaj trafikaj ligoj de Eŭropo.

Itinero[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo E34 apud Kamen

La ŝoseo E34 komenciĝas en la belgia vilaĝo Westkapelle proksime de la havenurbo Knokke-Heist. De tie ĝi vojas tra la komunumoj Maldegem kaj Zelzate ĝis Antverpeno. Sekve ĝi pasas la urbeton Ranst kaj la limon inter Belgio kaj Nederlando kaj atingas la urbon Eindhoven. Pasante la nederlandan urbon Venlo kaj la limon inter Nederlando kaj Germanio, la ŝoseo atingas la kernon de la industria Ruhr-Regiono kaj ties urbon Duisburg. Pasante la industriajn urbojn Oberhausen kaj Dortmund, la ŝoseo finiĝas en la urbeto Bad Oeynhausen, kie ligiĝas kun la eŭropa ŝoseo 30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]