Eŭropa ŝoseo 42
El Vikipedio
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| suma longo | 680 km |
| landoj | |
| mapo | |
La eŭropa ŝoseo 42 (mallonge E 42) estas 680 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter okcidento kaj oriento tra Francio, Belgio kaj Germanio.
Urboj laŭlonge de la vojo [redakti]
Gravaj urboj, kiuj situas laŭlonge de la ŝoseo E 42, estas inter alie en Francio Dunkerque kaj Lille, en Belgio Mons, Charleroi, Lieĝo kaj Sankt Vith, kaj en Germanio Wittlich, Bingen am Rhein, Mainz, Rüsselsheim, Frankfurto ĉe Majno kaj Aschaffenburg en la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Hesio kaj Bavario.
Itinero [redakti]
- Francio
- Belgio
- aŭtovojo A18 ĝis Tournai
- aŭtovojo A16, A7, A15 kaj A3 ĝis la aŭtovoja kruciĝo Herve-Battice
- aŭtovojo A27
- Germanio
- aŭtovojo A60 tra la mezalta montaro Eifel
- aŭtovojo A1 mallongan distancon ĉe la urbo Wittlich, poste nacia vojo B50 ĝis Rheinböllen
- aŭtovojo A61 ĝis la aŭtovoja triangulo Nahetal
- aŭtovojo A60 ĝis la aŭtovoja triangulo Rüsselsheim
- aŭtovojo A67 ĝis la aŭtovoja triangulo Mönchhof proksime de la flughaveno frankfurta
- aŭtovojo A3, pasante la urbon Frankfurto ĉe Majno, ĝis la urbo Aschaffenburg
Ĉe sia orienta finiĝo, la ŝoseo transiras al la eŭropa ŝoseo 41.