Eŭropa Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj
emblemo
organizaĵo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Situo Amsterdamo
Membro de World Association of Zoos and Aquariums vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ne-registara organizaĵo
vdr

La Eŭropa Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj (EABA) estas organizaĵo por la komunumo de eŭropaj bestoĝardenoj kaj publikaj akvarioj kiu ligigas ĉirkaŭ 340 membrajn organizaĵojn en 41 landoj. Ĝi funkciigas la Eŭropan Programon por Endanĝeritaj Specioj (EPES).

La membreco en EABA estas malferma al ĉiuj bestoĝardenoj kaj publikaj akvarioj tra Eŭropo kiuj kongruas kun la postuloj de EABA. Membraj bestoĝardenoj kaj publikaj akvarioj kiel asociaj membroj troviĝas en Aŭstrio, Belgio, Kroatio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Israelo, Italio, Kazaĥio, Kuvajto, Latvio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio, Svisio, Turkio, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono kaj Britio.

Celo de la asocio estas helpi la kunlaboradon por regiona kolektoplanado kaj naturkonservado, ĉefe pere de kunordigaj bredoprogramoj de naturaj animaloj kiaj laŭ la Eŭropa Programo de Endanĝeritaj Specioj (EPES). La organizaĵo helpas edukajn agadojn kaj konsilas la Eŭropan Union, aŭ aliajn reprezentajn komitatojn kiaj la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]