Eŭropa Esperanto-Unio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esperanta Eŭropa Flago.jpg
Kunsido de EEU, UK 2003

La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio por igi la Eŭropan Union lingve efika kaj sendiskriminacia.

La asocio fondiĝis en la UK 1977 en Rejkjaviko; poste ĝi estis plurfoje revivigita.

EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Belgio. En Bruselo ĝi kreis komunikadcentron kiu i.a. celas informi Eŭroparlamantanojn pri Esperanto.

Oficiala organo de EEU estas Eŭropa Bulteno. Detala historio de EEU legeblas en aparta artikolo.

Enhavo

Estraro [redakti]

Estraro elektiĝis dum la Universalaj Kongresoj 2005 en Vilnius kaj 2011 en Kopenhago.

posteno 2005 2011
Prezidanto Dro Seán Ó Riain
Vicprezidanto Flory Witdoeckt
Kasisto
Sekretario Zlatko Tiŝljar
membroj

Agado [redakti]

Dum 2011 en Kopenhago EEU partoprenis en kongresa foiro reklamante sian sekvajaran kongreson kaj organizis du kunvenojn de la Asembleo kaj akceptis jenajn decidojn:

1) EEU proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.
Citaĵo
« Tibor Sekelj estis ne nur elstara esperantisto kun multegaj meritoj sed escepte sukcesa verkisto kies pli ol 20 libroj inter kiuj triono estis verkita en Esperanto estis tradukita al multaj lingvoj. Li estis esploristo, geografo, arkeologo, etnologo, muzeologo, ĵurnalisto, filmisto, alpisto, aventuristo kaj do la plej fama esperantisto ekster la movado. Li fondis dekon da landaj E-asocioj ĉefe en Azio kaj Suda Ameriko kaj kvardekon da E-societoj. »
— Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU, Zlatko Tišljar
2) EEU startigis la eŭropan civitanan iniciaton per leĝpropono al Eŭropa Komisiono ke « EU oficialigu la kantadon de eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto laŭ la tradiciaj vortoj de EEU, membro de la Civitana Platformo por Multlingveco starigita de la Eŭropa Komisiono en 2009. »

Kongresoj [redakti]

Ĝis nun okazis Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (KEEU) 8 fojojn. En somero de 2008 okazis en Herzberg am Harz, Germanio. En 2012 ĝi okazis en Galivo (/Galway/Gaillimh, Irlando). La temo de la kongreso estos "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli".

Datoj Urbo Lando Partoprenantoj landoj
9 2012-07-16/20 Galivo Flago-de-Irlando.svg Irlando 157 28 [1]
8 2008-05-28/06-02 Herzberg am Harz Flago-de-Germanio.svg Germanio 400[2] 23
7 2007-07-28/08-04 Maribor Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 256 29
6 2004-08-25/29 Bilbao Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 284 24
5 2002 Verono Flago-de-Italio.svg Italio
4 2000-04-27/05-01 Ostendo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 400
3 1997 Stutgarto Flago-de-Germanio.svg Germanio
2 1995-06-02/06 Parizo Flago-de-Francio.svg Francio > 400
1 1992 Verono Flago-de-Italio.svg Italio

Vidu ankaŭ [redakti]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. GALIVO/GALWAY/GAILLIMH 2012
  2. Kongreso komuna kun Germana Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retpaĝaro de EEU
Ekstera ligilo    Pri la historio de EEU (el Libera Folio)
Ekstera ligilo    Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU en la Blogo de Zlatko Tišljar