Eŭropa Filmpremio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Filmpremio estas tuteŭropa kino-premio, kiun ekde la jaro 1988 atribuas la Eŭropa Filmakademio (EFA). Ofte oni nomas ĝin la "eŭropa Oskaro". La momente lasta atribua ceremonio okazis la 3-an de decembro 2011.

Historio kaj celo

La Eŭropa Filmpremio, kiu ĝis la jaro 1997 havis la nomon "Felix", estis kreita por fokusigi la atenton de la kina spektantaro al eŭropaj filmoj kaj por plifortigi la memfidon de eŭropaj filmproduktistoj, reĝisoroj kaj aktoroj. Ambaŭ celoj ĝis nun nur iugrade realiĝis: La konateco de la Eŭropa Filmpremio daŭre signife pli malaltas ol tiu de la usona modelo, la Akademia Premio ofte nomata "Oskaro".

La unuaj premioj atribuiĝis la 26-an de novembro 1988 en Berlino, kiu tiujare havis la titolon esti kultura ĉefurbo de Eŭropo.

Nomuma procedo

Ĉiujare la Eŭropa Filmakademio (EFA) publikigas liston kun proksimume 40 kinejaj filmoj proponataj por nomumo. Ĉiuj produktaĵoj devas esti premiere prezentataj en kinejoj aŭ en kinaj festivaloj inter julio de la antaŭa jaro kaj aprilo/majo de la propona jaro. 20 el tiuj filmoj rekte elektiĝas fare de la EFA-membroj en la unuopaj landoj. La restaj 20 filmoj estas proponataj inter alie de eŭropaj kinaj institucioj, festivaloj kaj fakaj ĵurnaloj, kaj elektataj per elekta komisiono el membroj de la EFA-estraro kaj pliaj fakuloj. Dum la sekvaj semajnoj la 2000 membroj de la Eŭropa Filmakademio perletere voĉdonas pri la nomumoj en la unuopaj kategorioj, kaj komence de novembro en la kina festivalo de Sevilo la nomumoj estas publikigitaj. En dua baloto la EFA-membroj ĝis la atribua ceremonio voĉdonas pri la premiaj gajnantoj de la unuopaj kategorioj.

Produktistoj de eŭropaj kinejaj filmoj, kies verko ne aperas sur la listo de rekomendataj filmoj, laŭ la nunaj reguloj havas la rajton proprakoste prezenti al al 2000 EFA-membroj lumdiskegojn kun kopioj de sia filmo kiel kandidato por nomumo. Tiun eblecon en 2008 ekzemple uzis la produktistoj de la franca filmo Il y a longtemps que je t'aime ("Estas de longe de kiam mi amas vin"), kaj rezulte de tio la brita aktorino Kristin Scott Thomas pro sia rolo en tiu filmo ricevis la premion de plej bona eŭropa aktorino.

Por la nomumoj en la kategorioj "plej bona eŭropa mallonga filmo" kaj "plej bona eŭropa dokumenta filmo" validas apartaj regularoj.

Atribua ceremonio

La Eŭropa Filmpremio ĉiujare atribuiĝas en festa ceremonio, kiu ĝis la jaro 2008 en paraj jaroj okazis en Berlino kaj en malparaj jaroj en alia eŭropa urbo. En 2009 oni rompis tiun tradicion, okazigante la ceremonion en la urbo Bochum en okcidenta Germanio.

Loko Ŝtato Nombro Jaroj
Barcelono Katalunio 1 2004
Berlino  Germanio 11 1988, 1993, 1994, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005, 2007, 2011
Bochum  Germanio 1 2009
Glasgovo  Britio 1 1990
Kopenhago  Danio 1 2008
Londono  Britio 1 1998
Parizo  Francio 2 1989, 2000
Potsdam-Babelsberg  Germanio 3 1991, 1992, 1996
Romo  Italio 1 2002
Talino  Estonio 1 2010
Varsovio  Pollando 1 2006

Kategorioj

Krom la ĉefa premio por plej bona eŭropa filmo atribuiĝas diversaj pliaj premioj en momente sume 15 kategorioj. La plej multaj el tiuj premioj - nome 13 - estas fiksitaj de la Eŭropa Filmakademio, po unu plia de la eŭropaj kinospektantoj kaj de la eŭropaj filmkritikistoj.

Kategorioj en 2008:

Kategorio angla (parte franca) kategoria nomo atribuita ekde la jaro
Plej bona eŭropa filmo European Film 1988
Plej bona eŭropa reĝisorado European Director 1988
Plej bona eŭropa aktoro European Actor 1988
Plej bona eŭropa aktorino European Actress 1988
Plej bona eŭropa scenaco European Screenwriter 1988
Plej bona eŭropa kameraado European Cinematographer 1988
Plej bona eŭropa komponisto de filma muziko European Composer 1989
Premio por dumviva verkaro Lifetime Achievement Award 1988
Premio por eŭropa atingo en tutmonda kino European Achievement in World Cinema 1997
Plej bona verko de novaj filmistoj European Film Academy Discovery 1988
Plaj bona arta kontribuo Award for an artistic contribution / Prix d’Excellence 2006
Kritikista premio FIPRESCI Critics Award – Prix Fipresci 1993
Plej bona dokumenta filmo – premio Arte Documentary – Prix Arte 1989
Plej bona mallonga filmo – premio UIP Short Film – Prix UIP 1998
Premio laŭ elekto de spektantoj People’s Choice Award 2006

Eksteraj ligiloj