Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972
UEFA EURO 1972
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972
Turniraj detaloj
Loko  Belgio
Datoj 14-a ĝis 18-a de junio 1972
Teamoj
Ejoj (en 3 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Germanio Germanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Sovetunio Sovetunio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 4
Goloj 10  (2,5 matĉe)
Spektantoj 121 880  (30 470 matĉe)
Golreĝo(j) Germanio Gerd Müller
(4 goloj)
vdr

La fina parto de la 4-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1972) okazis inter la 14-a kaj la 18-a de junio 1972 en tri urboj de Belgio, nome en Bruselo (du stadionoj), Antverpeno kaj Lieĝo. Kiel en ĉiuj antaŭaj tri eŭropaj ĉampionadoj, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj el la komence 32 teamoj de la kvalifikiga fazo.

En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du gajnintaj teamoj de la duonfinalaj matĉoj komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 20-a de junio 1972 en Belgrado.