Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012
УЄФА Чемпіонат Європи з футболу Польща/Україна 2012
UEFA Euro 2012 eo2.svg
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Pollando.svg Pollando kaj
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
Datoj 8-a de junio (Varsovio) - 1-a de julio (Kievo)
Teamoj 16 
Ejoj (en 8 urboj)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, mallonge Eŭro 2012 (pole: Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012, ukraine: Чемпіонат Європи з футболу 2012) - estos la dek kvara finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. La turniro estas organizota de du ŝtatoj: Pollando kaj Ukrainio (do jam la trian fojon la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon organizas du ŝtatoj, antaŭe temis pri Belgio/Nederlando en 2000 kaj Aŭstrio/Svisio en 2008).

Ne oficiala termino de malfermado de finalo estos en 8-a de junio 2012 (malfermada matĉo en Varsovio) ĝis 1-a de julio (finala matĉo en Kievo).

Slogano de la ĉampionado estas "Verku historion kune".

voja infrastrukturo en Pollando kaj en Ukrainio por la Eŭropa Ĉampionado 2012. Verde la eŭropaj ŝoseoj, ruĝe kaj blue la regionaj aŭtovojoj. Per grandaj globoj simboliĝas la urboj gastigantaj ĉampionadajn matĉojn, per etaj globoj aliaj urboj gravaj de la du landoj.
Horloĝo en Lvivo montras kiom da tempo restis ĝis Eŭro 2012.
Urboj kaj stadionoj
Varsovio Poznano Gdansko Vroclavo
Nacia
Kapacito: 53 224
Enurba
Kapacito: 42 004
PGE Areno
Kapacito: 40 818
Enurba
Kapacito: 40 610
BudowaStadionuNarodowego 20110724.jpg StadionPoznan3.jpg PGE Arena.jpeg Stadion Wroclaw z lotu ptaka.jpg
UEFA Euro 2012 eo.svg
Kievo (Kijivo) Ĥarkivo Donecko Lvivo
Olimpijskij
Kapacito: 63,195
Metalist
Kapacito: 35, 721
Donbas-Areno
Kapacito: 50,055
Lviv-Areno
Kapacito: 32,105
Kyiv Olympic Stadium Reconstruction.jpg Стадіон «Металіст» 23-09-2009.jpg Donbass Arena.jpg Арена Львов 13.11.2011.jpg

[redakti] Partoprenantaj teamoj

sceno el la kvalifikiga matĉo Aŭstrio kontraŭ Germanio en la grupo A (1:2)

[redakti] Kvalifikiĝo

La kvalifikigaj matĉoj por la finala parto de la Eŭropa Ĉampionado okazis inter la 11-a de aŭgusto 2010 ĝis la 15-a de novembro 2011. Kandidatis teamoj de 51 el la sume 53 membroŝtataj asocioj de la eŭropa federacio UEFA. Unuafoje partoprenis teamo makedona, kies asocio ekde la jaro 2006 estas membro de UEFA. La pola kaj ukraina naciaj teamoj de futbalo aŭtomate partoprenas, ĉar la turniro okazas en iliaj landoj, kaj aldoniĝas 14 pliaj teamoj de la finala turniroparto. La 51 teamoj dividiĝis en naŭ grupojn: la grupoj A ĝis F konsistis el po 6, kaj la grupoj G ĝis I el po 5 teamoj. Ĉiu el la grupaj teamoj havis po du matĉojn unu la alia: Sekve la 9 grupaj gajnantoj kvalifikiĝis, aldone la plej bona grupe duaranga teamo, kaj la ok pliaj grupe duarangaj teamoj en kvalifikiga kromturniro luktis pri la kvar restaj lokoj.

██ kvalifikiĝis

██ ne kvalifikiĝis

██ ne membroŝtato de la federacio UEFA

teamo kvalifikiĝis kiel je dato
POL Pola nacia teamo de futbalo gastiganta teamo 18-a de aprilo 2007
UKR Ukraina nacia teamo de futbalo gastiganta teamo 18-a de aprilo 2007
DEU Germana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo A 2-a de septembro 2011
ITA Itala nacia teamo de futbalo venkanto de grupo C 6-a de septembro 2011
NDL Nederlanda nacia teamo de futbalo venkanto de grupo E 6-a de septembro 2011
ESP Hispana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo I 6-a de septembro 2011
ENG Angla nacia teamo de futbalo venkanto de grupo G 7-a de oktobro 2011
DAN Dana nacia teamo de futbalo venkanto de grupo H 11-a de oktobro 2011
FRA Franca nacia teamo de futbalo venkanto de grupo D 11-a de oktobro 2011
GRC Greka nacia teamo de futbalo venkanto de grupo F 11-a de oktobro 2011
RUS Rusia nacia teamo de futbalo venkanto de grupo B 11-a de oktobro 2011
SWE Sveda nacia teamo de futbalo plej bona grupe dua teamo 11-a de oktobro 2011
IRL Irlanda nacia teamo de futbalo venkanto kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
HRV Kroata nacia teamo de futbalo venkanto kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
PRT Portugala nacia teamo de futbalo venkanto kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011
CZE Ĉeĥa nacia teamo de futbalo venkanto kvalifikiga kromturniro 15-a de novembro 2011

La 2-an de decembro 2011 la 16 teamoj en Kievo per lotumo dividiĝis en la kvar grupojn:

grupo A grupo B grupo C grupo D
POL pola teamo NED nederlanda teamo ESP hispana teamo UKR ukraina teamo
GRC greka teamo DAN dana teamo ITA itala teamo SWE sveda teamo
RUS rusia teamo DEU germana teamo IRL irlanda teamo FRA franca teamo
CZE ĉeĥa teamo PRT portugala teamo HRV kroata teamo ENG angla teamo


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Eŭro 2012 (Esperante)
Ekstera ligilo  filmeto pri la oficiala emblemo de Eŭro 2012
Ekstera ligilo  esperantlingva grupo ĉi-tema en Vizaĝlibro


La Eŭropa Futbal-Ĉampionado
Francio 1960 | Hispanio 1964 | Italio 1968 | Belgio 1972 | Jugoslavio 1976 | Italio 1980 | Francio 1984 | Ok. Germanio 1988 | Svedio 1992 | Anglio 1996 | Belgio/Nederlando 2000 | Portugalio 2004 | Aŭstrio/Svisio 2008 | Pollando/Ukrainio 2012
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj