Eŭropa Komunumaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Komunumaro
flago
organizaĵo
internacia organizaĵo
Komenco 1951 vd
vdr
la membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumaro (en 1973)

La Eŭropaj Komunumoj (laŭ la oficialaj lingvoj de la fondaj membroŝtatoj france Communautés européennes, germane Europäische Gemeinschaften, itale Comunità europee kaj nederlande Europese Gemeenschappen kaj ekde 1973 ankaŭ angle European Communities kaj dane Europæiske Fællesskaber) - estas la tuto de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (Euratom) kaj Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, ekde 1993 Eŭropa Komunumo). Per la ekvalidiĝo de la Traktato de Mastriĥto, la 1-an de novembro 1993, surbaze de la Eŭropaj Komunumoj fondiĝis la Eŭropa Unio, tamen la tri komunumoj formale pluekzistis; tamen la Eŭropa Komunumo pli kaj pli graviĝis kaj la EKKŜ kaj Euratom perdis je graveco, ĉar kies funkciojn pli kaj pli povis transpreni la Eŭropa Komunumo. Nur per la Traktato de Lisbono, interkonsentita en 2007 kaj ekfunkciinta la 1-an de decembro 2009, fine fuziiĝis la Eŭropa Komunumo kun la Eŭropa Unio.