Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
flago
regiona organizaĵo
Komenco 18-a de aprilo 1951 vd
Fino 23-a de julio 2002 vd
Antaŭe Internacia Aŭtoritato por Ruro vd
Poste Eŭropa Unio vd
Sidejo Bruselo
Fondinto(j) BelgioFrancioItalioLuksemburgoNederlandoOkcidenta Germanio vd
Ĉefestro(j) Jean Monnet vd
vdr

La Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) fondiĝis la 18-an de aprilo 1951 per traktato subskribita en Parizo, kaj praktike ekfunkciis la 23-an de julio 1952. Fondaj membroŝtatoj estis Belgio, Francio, Germanio (FRG), Nederlando, Italio kaj Luksemburgio. La politikaj centroj estis Luksemburgo kaj Strasburgo, poste ankaŭ Bruselo. Komencaj fondaj lingvoj, antaŭ la fuzio kaj postaj vastigoj, estis la nederlanda, la franca, la germana kaj la itala. Ekde la jaro 1965 ĝi estas krom la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (EKAE) kaj la same kadre de la Traktatoj de Romo fondita Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) parto de la Eŭropaj Komunumoj (EK), ekde la sekva Traktato de Mastriĥto de 1992 nomata Eŭropa Unio. La Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo estis laŭplene kreita por 50 jaroj kaj sekve formale ĉesis ekzisti la 23-an de julio 2002, ekzakte duonjarcenton post la fondiĝo: de tiam Eŭropa Unio konsistas el nur du Komunumoj (EK kaj EKAE).

La EKKŜ estis la unua ekzemplo de internacia, eŭropa sektora kunlaboro, do kunlaboro sur preciza kampo – produkto kaj vendo de karbo kaj de ŝtalo. La traktato starigis Altan Aŭtoritaton, kiu kontrolu kaj administru tiun kunlaboron.

la fondaj membroŝtatoj de la EKKŜ

Kial tia kunlaboro?

La kreo de EKKŜ celis:

  • malhelpi novajn militajn konfliktojn en Eŭropo, metante la ĉefajn produktojn utilajn por la militaj industrioj sub supernacian kontrolon;
  • estigi solidarecon inter la eŭropaj landoj, kiuj ĝis tiam ofte interbatalis, dum ili apartenas al sama civilizo kaj portas similajn valorojn.

Tiun ideon pri kunlaboro vortigis la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Robert Schuman:

"Eŭropo ne fariĝos plena konstruaĵo per unu paŝo; ĝi fariĝos per konkretaj realigoj, kiu kreos unue faktan solidarecon."

La plej grandaj provizoj de karbo ene de la teritorio de la ses fondaj membroŝtatoj estis en la okcidento de Germanio: en la Ruhr-regiono, centra parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj iom malpligrandkvante en Sarlando. La registaro de Francio havis aparte grandan intereson pri la kreo de komunumo pri karbo kaj ŝtalo, ĉar dum ĝi havis politikan influon pri Sarlando, la Ruhr-regiono situis en la parto de Germanio tiuepoke kontrolita de la armeo de Britio - per la kreo de la komunumo Francio same kiel la kvar aliaj landoj ekhavis pli bonan, pacan aliron al la kompletaj karboprovizoj de okcidenta Germanio, kaj tio por ĉiuj tiuepokaj naciaj industrioj estis esenca bazo por prospera disvastiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK