Eŭropa Konstitucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Eŭropa Konstitucio (formale: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estas propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Se la traktato estus ratifita de la membroŝtatoj, ĝi formus la novan leĝan bazon de la Unio.

La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio proponis la novan traktaton unuavice por anstataŭigi la grandan nombron da diversaj traktatoj sur kiuj la Unio ĝis nun estis bazita kaj duavice celante respondi al la ŝanĝiĝantaj atendoj de la enloĝantaro de la Unio kaj de la ŝanĝiĝanta mondo en kiu la Unio sin situas.

Historio kaj ratifo[redakti | redakti fonton]

Statuso de la ratifo de la membroŝtatoj kaj kanidat-ŝtatoj
  • ██ Jes - Per traktato
  • ██ Jes - Per parlamento
  • ██ Jes - Referendumo
  • ██ Ne - Referendumo
  • ██ Referendumo prokrastita
  • ██ Neniu proponita referendumo

La Europa Konsitucio baziĝas precipe sur la du ĉefaj traktatoj kiuj fundamentas por la Eŭropa Unio, nome la Traktato de Romo (1957) kaj la Traktato de Maastricht (1992). Tiuj du estas modifitaj tra la jaroj, i.a. pere de la traktatoj de Amsterdamo kaj Nico

La ekon por la konstitucio de Eŭropo oni donis dum la Deklaro de Laken, ĉe kiu oni enkondukis Eŭropan Konvencion kiu havis kiel celon surpaperigi provversion de la konstitucio. En julio 2003 oni publikigis tiun ĉi provversion. Jam dum la unua Eŭropa pinta konferenco pri tiu ĉi teksto klariĝis ke ne estus facile interkonsenti pri la definitiva teksto. Post multe da intertraktado finfine en junio 2004 oni interkonsentis pri ĝi.

La laŭleĝa traktato estis subskribita en Romo la 19-an de oktobro 2004 de la diversaj ministroj pri Eksteraj Rilatoj. Romo ankaŭ estas la urbo en kiu la Eŭropa Komunumo estis fondita en la jaro 1957. Antaŭ ol la traktato ekvalidas, ĝi devas esti ratifita de ĉiuj membraj ŝtatoj. Oni atendas ke tiu proceso daŭros pli malpli du jarojn. En certaj landoj registaroj organizas referendumojn pri la ratifo. En aliaj landoj nur la parlamento (mal)aprobas. La 29-an de majo 2005 la franca popolo voĉdonis kontraŭ la pronono. La 1-an de junio ankaŭ la Nederlandanoj malaprobis ĝin kun 61,6 elcentoj - neatendita nombro. Ne estas certe kio nun okazos, La Eŭropa Unio estas en krizego.

Analizoj pri tiu krizo troviĝas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto, aparte Bernard Cassen: Por Eŭropo de demokratia noviĝo, analizo de André Bellon pri la filozofia dimensio de la franca rifuzo. kaj ĉe Monda Asembleo Socia (MAS). Laŭ multaj analizistoj, la rifuzo de la konstituci-traktato signifas la reaperon de la civitano sur la politika scenejo, enmiksiĝanta en la demandojn kiuj koncernas lin.

La Eŭropaj ATTAC kuniĝis en Parizo, la 16-an de junio 2005, kaj faris jenan deklaron, kiu estas samtempe la strategia plano por refondado de sociala kaj demokratia Eŭropo.

La postuloj ne nur de ATTAC, sed ankaŭ de la pli ol 900 francaj kolektivoj (kiuj engaĝiĝis por la NE al tiu konstitucia traktato) kaj de diversaj eŭropaj partioj, estas ellaborado de nova konstitucio kiu temu nur pri la institucioj, kiuj estu aŭtente demokratiaj; krome ke estu nuligataj aŭ komplete reviziataj la lastaj direktivoj, taksataj antisocialaj. Aldone, ili alvokas al kolektiĝo de la civitanoj por komune ellabori konkretajn postulojn por revizii la tuton de la eŭropa politiko.

Ĉar la projekto de Eŭropa Konstitucio pro pluraj rifuzoj en referendumoj (Francio, Nederlando, Irlando) fiaskis, ĝi estis poste en nur iomete modifita formo ratifita de la membrolandaj parlamentoj kaj fine per referendumo (post unua rifuzo) en Irlando. Vidu pri tiu evoluo Traktaton de Lisbono.

Traduko de la Eŭropa Konstitucio 2004 en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]